[Hejmen]IJK 2007

TEJO-Vikio | Lastaj Ŝanĝoj | ViajPreferoj | Uzu X-Sistemon

63-a IJK en Hanoi (Vjetnamio)

Fotokolekto

Ĉi tie eblas kolekti ligojn al paĝoj kun fotoj de la 63a IJK en Hanoi!

(Se vi aldonas ligilon al fotoj, bonvolu altigi la nombro da fotoj en tute)

Artikoloj

 Post sep jaroj (Hong Kong en 2000), IJK - Internacia Junulara Kongreso de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo –
 www.tejo.org) okazis denove en Sudorienta Azio.
 Ĉijare, inter la 28a de julio kaj la 3a de aŭgusto, la kongreson preparis kaj gastigis vjetnama junularo en Hanojo, 
 ĉefurbo de Vjetnamujo. Same kiel mirakle resaniĝis la lando post teruraj militaj okazaĵoj en pasinta jarcento, revivis 
 ankaŭ Esperanto-movado en tiu lando, kies junulara organizo, VEJO, antaŭ du jaroj estis akceptita kiel 44a landa sekcio de
 TEJO. Kaj ili montriĝis kiel tre bonaj kaj afablaj gastigantoj.
 Jam de la alveno sentiĝis ke la semajno iĝos neforgesebla. Post plurmonataj kursoj en la universitato de fremdaj lingvoj,
 loka kongresa komitato sukcesis ekhavi kelkdekan armeon de junaj, laboremaj kaj amikemaj gehelpantoj, kiuj simple ne povis 
 lasi eventualaĵojn. Ili prizorgis ĉies peton, demandon aŭ plendon, tiel ke neniu kongresano povus resti malkontenta. Kaj
 estis nur multaj kialoj por kontenteco kaj ĝojo revenante hejmen. La programo estis interesa, tema sed ankaŭ distra, en kiu
 kongresanoj povis konatiĝi kun historio de Vjetnamujo kaj pri la kulturo, muziko, danco kaj kuirarto, sed same pri multaj 
 aliaj temoj. Unu el plej interesaj kongresaj tagoj estis Internacia tago, dum kiu la partoprenantoj mem kontribuadis per
 prelegoj kaj diskutoj pri siaj landoj kaj en kiu okazis internacia festivalo – foira prezentado de lingvoj, landoj, 
 manĝaĵoj kaj aliaj interesaĵoj el la tuta mondo. Kiel kutime, ekskursa programo estis tre abunda kaj plaĉa. 
 Krom vizitoj al la urbaj vidindaĵoj (maŭsoleo de la prezidanto Ho Chi Min, pagodoj, temploj kaj lagoj), okazis tuttaga 
 vojaĝo al Ha Long golfo, kiun UNESCO enskribis en la liston de mondaj heredaĵoj pro ĝia unika kaj elstara aspekto. 
 Tie troviĝas miloj da diversgrandaj insuloj kun interesaj formoj, grotoj kaj naĝejoj. 
 Aparte menciendas ankaŭ riĉaj kaj por ne-Azianoj malkutimaj manĝaĵoj.
 Kongreso akiris grandan atenton de lokaj gazetoj kaj ĵurnaloj. Verŝajne unu el kialoj estis fakto ke kongresanoj venis 
 el pli ol 30 landoj de 6 kontinentoj, kaj tio kolorigis la semajnon tutmonde kaj alloge.

 Resume, la kongreso en Vjetnamujo estis bonvena ŝanĝo post kelkaj eŭropaj kongresoj, kun iom malsama malneto sed tre 
 bona etoso, kun ege diligenta kaj kapabla organiza teamo, sen grandaj problemoj aŭ maltrafaĵoj, kun ebleco por Esperantistoj  
 el foraj landoj (aparte el Azio, Afriko kaj Aŭstralio) unuafoje veni al IJK kaj interkonatiĝi. Almenaŭ tial mi kredas 
 ke ĉiuj partoprenintoj taksos ĝin kiel sukcesa kaj bonega.

 Kompreneble, en ĉi tia artikolo ne eblas transpreni ĉiujn detalojn de la kongresa semajno, kiel sonon de tradiciaj kantoj,
 ridetojn de gehelpantoj, gustojn de manĝaĵoj, humidecon kaj varmecon, malmolecon de senmatracaj litoj, trafik-funkciadon,
 abundecon de urba bazaro aŭ vesper-programan etoson. Tiajn detalojn eblas nur travivi kaj mem sperti, kaj konvinkiĝi ke 
 Internacia Junulara Kongreso de TEJO estas unu el plej ĝojplenaj kaj amuzaj eventoj en Esperanto-mondo.

 Ĝis IJK 2008!

 Karaj gekongresanoj,

 Nia 63a IJK jam fermis kaj ĉiuj el ni havas sian propran planon: flugi al Jokohamo por la 92a UK, viziti tutan Vjetnamion 
 aŭ reveni hejmen. Ni, LKKanoj kaj helpantoj ne volas diri adiaŭon al vi ĉar vi multe mankas nin. Vi ĉiuj jam alvenis al 
 Hanojo de multaj landoj el 5 kontinentoj por partopreni IJKn kaj ĝui kongreson ĉiu tage. En la koro de tutaj vjetnamaj 
 junaj geesperantistoj, vi ĉiuj estas amindaj kaj neforgeseblaj. Ni daŭrigu kontakti per ĉiuj manieroj ĉar ni jam fariĝas
 membroj de la granda Esperanto-familio. Ni volas diri: NI AMAS VIN ĈIUJN! Mi sentas feliĉe ke mi estas esperantisto. 
 Dank'al Esperanto, ni facile konas unu la alian. Ni esprimas nian sinceran dankon por via partopreno! Ni deziras rebonvenigi
 vin en iu UK, kio okazos en Vjetnamio!

 Ankoraŭ foje, ni, LKKanoj sincere dankas vin pro via partopreno en la 63a IJK! Ni jam sukcese kolektis preskaŭ ĉiujn fotojn 
 de la 63a IJK. Vi nur malfermas tiun retpaĝon por revidi viajn belajn geamikojn: LKKanojn, helpantojn, kongresanojn:

 Se iu el vi havas vian privatan retfotoalbumon, bonvolu sciigi al ni.
 Antaŭ dankon!

 Mi fakte jam havas retpaĝon pri IJK 63a de Pŝemo (Pollando): http://foto.onet.pl/g317m,ggkglgkx0jkk,u.html?V=1
 De Joung-long (Koreio): http://picasaweb.google.com/younglong.kim/200763AIJKEnHanojoVjetnamioFotojDeZhŭinViduPluEnPicasawebGoogleComZhuzhŭinxin
 Pri UK (Jokohamo): http://www.k4.dion.ne.jp/~uk2007/espe/gheneralo.html

 Ni estas esperantistoj kaj ĉiuj el ni ĝuas IJKjn, UKjn kune!

 Post la dankletero, mi nun daŭre sendas al vi informojn pri multaj ĵurnaloj kiuj skribis kaj varbis nian 63an IJK. 
 Bonvolu viziti ĝin. Viaj opinioj pri IJK estas bonvenigataj de ni.

 Antaŭdankon!

 1/ Niaj E-retoj:

2/Vjetnamaj ĵurnaloj

3/Vjenamaj ĵurnaloj en la angla lingvo:

Aliaj artikoloj


TEJO-Vikio | Lastaj Ŝanĝoj | ViajPreferoj | Uzu X-Sistemon
Redaktu tekston de tiu ĉi paĝo | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 23, 2008 9:25 am (diferencoj)
Serĉu: