TEJO-Vikio | Lastaj Ŝanĝoj | ViajPreferoj | Uzu X-Sistemon
Ni ĉe TEJO volas scii pli pri via landa organizo! Iru al Landaj Sekcioj, trovu vian landon kaj ekskribu. Diru al ni kiel la movado funkcias en via lando, kiujn projektojn vi faras, kaj kiel ni povas helpi vin pli bone funkcii kiel organizo. Se ni forgesis vian landon, ni vere pardonpetas kaj bonvolu aldoni.
Por via lando, bonvolu metu la jenajn informerojn:
Bazaj Informoj
- Landa Organizo: la nomo de via landa organizo (mallongigo de la nomo)
- Stato: ĉu aktiva, dormanta, vekiĝanta, mortonta, morta?
- Retpaĝaro: adreso de la retpaĝaro de via landa organizo
- Retpoŝto: retpoŝtadreso por via organizo, aŭ se organizo ne ekzistas, via ĉefa aktivulo (al kiu adreso tiu iras)
- Membroj: kiom da membroj kaj kiel vi kalkulas tiun nombron
- Telefono: telefonnumero (en internacia formo) de via organizo
- Fakso: faksnumero (en internacia formo) de via organizo
- UEA-kodo: via UEA-kodo (en formo: xxxx-x)
- Datoj: de fondiĝo kaj aliĝo kiel Landa Sekcio de TEJO
- Adreso: la poŝtadreso de via organizo
- Rilato kun Junulara Konsilio: ĉu via organizo rilatas kun via nacia junulara konsilio (ne ekzistas, tro kostas, ni ne rajtas)
Al la [kompleta listo de landoj] en la Vikipedio, por aldoni vian landon, se ĝi mankas.
Al la [malnova paĝo pri Landaj Sekcioj de TEJO] (ĝisdatigita en septembro 2000)
Jen la diversaj mondopartoj: (nombro de Landaj Sekcioj de TEJO)
Resumo:la 44 Landaj Sekcioj de TEJO (je 05-03-2008)
Kontakt informoj de Prezidantoj
Kontaktinformoj de redaktoroj
Atenton!! Ekzistas ankaŭ listo Landaj Sekcioj En La JL (lasta ĝisdatigo:20-09-2007)!
Rilatoj inter junularaj kaj gepatraj Landaj Sekcioj
Al demandilo pri rilatoj inter junularaj kaj gepatraj LS-j