Home > Aliaj > Agado okaze de la Internacia Tago de Gepatra Lingvo

La Unuiĝintaj Nacioj deklaris la 21-an de februaro la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo. Ĝi estas okazo varbi por lingvaj rajtoj kaj multlingveco tutmonde.

TEJO konsideras tiujn agadkampojn speciale gravaj kaj ofte defendas lingvajn rajtojn kaj multlingvecon kadre de sia agado en grupoj de neregistaraj organizaĵoj kiel FOJE kaj IKRJO kaj en la konsultadoj de Unesko kaj Eŭropa Unio.

Por atentigi pri la graveco de tiuj temoj, TEJO kreis filmeton kun intervjuoj al 6 denaskaj parolantoj de Esperanto. Ili parolas pri siaj propraj spertoj kiel nekonata minoritato kaj kiom multlingveco helpis al ili:

La filmeto disvastiĝis kiel fajro tra la sociaj retejoj: ene de la unuaj 24 horoj pli ol 220 organizaĵoj, grupoj kaj blogoj (plus nenombrebla kvanto da individuoj) disvastigis ĝin en Facebook, ĝi estis menciita 87 fojojn en Twitter kaj 72 fojojn en G+. Ĝi ankaŭ disvastiĝis en VK kaj ĉinaj sociaj retejoj, ĉar la filmeto haveblis ne nur en Esperanto kaj la angla sed en 22 lingvoj inkluzive de la rusa kaj ĉina. Ne eblas scii kiom da homoj spektis la filmeton ene de la sociaj retoj, ĉar YouTube ne nombras tion, sed en la retpaĝo de YouTube ĝi havis pli ol 11 000 vizitojn dum la unuaj 24 horoj.

Krome okazis demandosesio en Reddit, en kiu 4 el la 6 denaskuloj de la filmeto respondis al la demandoj de anglalingvanoj. Homoj estis vere scivolemaj: entute la diskuto inkluzivas pli ol 1200 komentojn kaj daŭre alvenas pliaj. Pro la aktivego de la fadenoj, kiuj ricevis entute ĉ. 2100 „ŝatojn“ en Reddit kaj ankaŭ disvastiĝis en aliaj sociaj retejoj, homoj daŭre vidos la diskuton, daŭre trovos la ligilon al la filmeto kaj la respondojn, kaj daŭre povos aldoni demandojn dum pluraj tagoj.

Dankegon al ĉiuj kunlaborintoj kaj kunlaborantoj, speciale al la denaskuloj (Stela, Leo, Gunnar, Lívia, Douglas kaj Klára), mia kunproduktisto Chuck Smith, la „intervjuisto“ kaj subtenanto Veronika Poór, kaj la dekoj da homoj kiuj kreis la subtekstojn kaj helpis disvastigi la filmeton en diversaj medioj.

Ĉi tiu agado montris, ke Esperanto povas fajre disvastiĝi, se oni nur trovas interesan temon kaj disvastigas ĝin obeante la neskribitajn leĝojn de sociaj retejoj. La temo devas respondi al la ekzistanta scivolemo de homoj. Denaskuleco taŭgis, ĉar kvazaŭ ĉiuj neesperantistoj ŝokiĝas kiam ili aŭdas, ke ekzistas denaskaj parolantoj de Esperanto. Ili tuj iĝas tre scivolemaj pri la afero kaj tiam ili tute nature ekscios pri la ideo de Esperanto, la internaciaj renkontiĝoj, la kulturo kaj tiel plu.

Pro la nuna sukceso TEJO planas okazigi similajn agadojn en la estonteco kaj kune kun Kosmo provos oferti trejnadojn pri moderna komunikado.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.