Aŭdvidaĵoj
TEJO kreas en Jutubo Esperantajn kulturaĵojn kaj aŭdvidaĵojn. Jen kelkaj el niaj plej elstaraj:

Esperanto Senlime
Ĉu vi iam vidis reklamon de freneza televidprogramo kaj pensis “Ho! Mi ŝatus ke ni havu tion en Esperantujo”? Bone, jen via revo realigita! 17 junuloj konkuros dum 10 tagoj vojaĝante tra 4 landoj de Eŭropo, plenumante la plej frenezajn, stultajn kaj amuzajn defiojn. Kiuj atingos pli da poentoj kaj iĝos la unuaj venkintoj de ĉi tiu vojaĝkonkurso? Malkovru tion en la unua serio en Esperanto: Esperanto Senlime!
June kaj Kune
En IJK povas okazi ĉio ajn… foje eĉ ĉio samtempe! June kaj Kune, la unua originala muzikalo en Esperanto, sekvas la rakontojn de kelkaj partoprenantoj dum Internacia Junulara Kongreso. Iuj trovos amon, iuj trovos hejmon, kaj iuj trovos neatenditan helpon!


La sorto gvidos vin
Ĉu la knabino sukcesos alparoli sian plej ŝatatan kantiston? Ĉu la muzikgrupo travivos la streĉon de lastmomenta kantoverkado? Ĉu la nerespondeca knabo suferos la konsekvencojn de siaj mensogoj? “La Sorto Gvidos Vin” estas muzik(al)a rakonto pri enamiĝo, amikeco, lojaleco kaj nescio pri estonteco. Ne timu kaj aliĝu al la karavano de roluloj, por vidi kiel la sorto gvidas ilin.
Petveturaj Aventuroj
Petveturaj Aventuroj daŭrigas la rakonton de Judit, la sekva TEJO-volontulo, kiu aperis en la muzikalo June kaj Kune. Fine de (fikcia) Internacia Junulara Kongreso, Judit petveturas por atingi la Festivalon de Ralovalo kaj dum la vojaĝo travivas diversajn aventurojn. Petveturaj Aventuroj estas muzikalo originale verkita en Esperanto.
