Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

Fonduso “Partoprenu IJK”

Fonduso: Partoprenu en Internacia Junulara Kongreso

TEJO havas fonduson nomatan “Partoprenu en IJK”, per kiu ni klopodas ĉiujare finance subteni la partoprenon de kelkaj niaj membroj al la IJK. La celo estas ebligi al tiuj kiuj jam aktive agadas loke aŭ eĉ internacie (sed ne havas sufiĉajn financajn rimedojn) partopreni la plej gravan junularan aranĝon de la jaro. TEJO kutime lanĉas konkurson printempe por elekti la aktivulojn kiuj profitu de la fonduso. Reciproke la subvenciitoj helpas en diversaj taskoj dum la kongresa semajno.

Nuntempe preskaŭ la sola fonto de la fonduso estas la gajnoj de antaŭa IJK. Tial ni povas subvencii kutime nur ĉirkaŭ 3–4 gejunuloj, sed ni tre feliĉas, ke pro la bonkoraj kontribuoj de diversaj donacintoj, eblis subteni 5-an partoprenanton al la ĉi-jara IJK.

Ni invitas vin subteni la fonduson – via mon-kontribuo rekte helpos al junaj aktivuloj!

Ekde la starigo de la fonduso, ĝi subvenciis laŭ la jaroj:

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

Fot. kapa Ivo Miesen, ĉefa Łukasz Żebrowski, ambaŭ el reta fotaro de Pola Esperanto-Junularo, CC-BY-SA