
Talento
La komisiono pri Talento okupiĝas pri la homaj rimedoj de TEJO. Ni serĉas novajn aktivulojn kaj helpas ilin trovi taŭgan rolon en TEJO, konektante ilin kun la ĝustaj homoj, grupoj kaj trejnadoj. Ni esploras kiuj aktivuloj taŭgus por plenumi vakajn postenojn en TEJO.
Ni bezonas kunlaboron de novaj homoj. Se vi emas ekagi, vi povas ankaŭ helpi nin pri unu el la jenaj taskoj:
– Transsendo de novaj aktivuloj al taŭgaj trejnadoj ĉe Aktivula Akademio, kunlabore kun la komisiono pri Aktivula Trejnado
– Kunverkado de aro da 10 retmesaĝoj, kiun ricevu ĉiu nova membro de TEJO, kun interesaj informoj pri la organizo kaj la movado ĝenerale. Vi uzos ĉi tiun jam faritan retmesaĝaron kiel bazon por verkado!
– Helpado pri la starigo de Mentora Programo por komisiitoj, novaj landaj sekcioj, kaj dormantaj landaj sekcioj de TEJO.
Telegramgrupo: https://t.me/joinchat/HvvfUEvUKkYAgsNWjGpdEQ
Respondeca estrarano: Klára Ertl
Ĝenerala komisiito: Nickson Kasolene
Komisiito por Nordameriko: Charlotte Burton
Komisiito por Afriko: Nickson Kasolene
Komisiito por Sudameriko: Clarissa Ferreira
Komisiito por Mezameriko: vaka
Komisiito por Eŭropo: vaka
Komisiito(j) por Azio: vaka
Komisiito por Oceanio: vaka
Kontaktadreso: talento@tejo.org
Adoleska agado
Ĉi tiu branĉo celas trafi la bezonojn de aĝkategorio kiu ofte “perdiĝas” el la movado. Junuloj sub la aĝo 18 fakte havas malmultajn okazojn por renkontiĝi en Esperantujo: Internacia Infana Kongreseto havas alian celgrupon, dum la junularaj renkontiĝoj ankoraŭ ne tute taŭgas por adoleskuloj. Ankaŭ malgrandas la oferto de alispecaj projektoj kiuj estas por tiu ĉi aĝ-grupo. Ĉi tie ni kunhavas ideojn, helpas realigi projektojn kaj zorgas ke niaj adoleskuloj havu la oportunon ĝui propran spacon ene de nia komunumo.
Estas faka grupo kiu faras multe da agado rilate al homoj kiuj estas en tiu aĝo, nome la Verdaj Skoltoj, kiu celas 11-15 jarulojn (la esploristoj) kaj 16-20 jarulojn (la pioniroj). Ili renkontiĝas kelkfoje jare, kune partoprenas eventojn kaj organizas tendumadon dum la somero en Eŭropo. Komencantoj kaj ne-skoltoj estas bonvenaj. Ilia retejo estas http://verdajskoltoj.net/.
Respondeca estrarano: Karina Oliveira <karina.oliveira@tejo.org>
Telegramgrupo: https://t.me/joinchat/IEe6LR1lIcofz2Q34n7GSg
Komisiito: Briac Millon <briac.millon@gmail.com>
Egaleco
La branĉo pri Egaleco aktivas rilate al egaleco kaj inkluziveco ene de TEJO kaj Esperantujo. Ni esploras, ideumas kaj efektivigas rimedojn, por ke ĉiu sentu sin bonvena kaj povu aktive partopreni en TEJO, kaj por ke ĉiu estu traktata egalece kaj juste en TEJO kaj dum junularaj aranĝoj.
Respondeca estrarano: Klára Ertl
Ĝenerala Komisiito: Euleax de Lima Pereira
Kontaktadreso: egaleco@tejo.org
Subbranĉo: Genra Egaleco
La branĉo pri Genra Egaleco okupiĝas pri egaleco rilate al genro, genra identeco, seksa orientiĝo, kaj rilataj temoj.
Ni serĉas novan komisiiton por ĉi-subbranĉo. La nuna respondeculo Euleax de Lima Pereira trejnos la kandidaton por pli glata transiro kaj pli bona adaptiĝo. Se vi interesiĝas, ne hezitu kandidatiĝi!
Telegramgrupo: https://t.me/joinchat/DeiCPVUi5eT53-Ch0Vptlw
Komisiito: vaka
Kontaktadreso: genraegaleco@tejo.org
Subbranĉo: Tutmonda Egaleco
La branĉo pri Tutmonda Egaleco okupiĝas pri egaleco rilate al devenlando, devenkulturo, ekonomiaj ebloj, kaj rilataj temoj.
Ni serĉas novan komisiiton por ĉi-subbranĉo. Se vi interesiĝas pri ĉi tiu posteno, kontaktu nin!
Telegramgrupo: https://t.me/joinchat/HvvfUB0mYQJRoT-nYX5yGQ
Komisiito: Vaka
Kontaktadreso: tutmonda.egaleco@tejo.org
Subbranĉo: Alireblo
La branĉo pri Alireblo okupiĝas pri alireblo de la Esperanto-movado al handikapuloj, pri neŭrodiverseco, kaj rilataj temoj.
Telegramgrupo: https://t.me/joinchat/HvvfUBf5sXyR0kcGg6akzA
Komisiito: Soraya Alvarez
Kontaktadreso: alireblo@tejo.org
Subbranĉo: Liberen
La branĉo Liberen celas okupi liberpensulan spacon, en kiu Esperantistoj el diversaj mondpartoj kun malsamaj realecoj, povas diskuti, debati, kaj disvastigi temojn rilate al sociaj, civilaj kaj politikaj rajtoj.
Telegramgrupo: https://t.me/joinchat/HvvfUBcrnpmxgYsMTVi_3w
Komisiito: David Ruíz Sánchez
Kontaktadreso: liberen@tejo.org