
Ĉu vi ŝatus, ke la agado de via landa sekcio estu pli videbla en la kanaloj de TEJO? Eble vi ŝatus kunhavigi pri via ĉiutaga vivo en fremda lando? Eble vi organizas mojosan eventon (esperantistan aŭ ne) kaj volas pli videbligi ĝin? Eble vi volus kunhavigi vian kulturon kaj rakonti ion specifan? Realigu tiun ideon kun ni!
La komunikada teamo de TEJO invitas landajn sekciojn, individuajn membrojn aŭ ĉiujn aliajn registri filmeton en Esperanto pri ajna temo, kiu ŝajnas interesa kaj aktuala al vi. Ni specife aprezus filmetojn, kiuj temus pri vivo de junuloj aŭ junularo ĝenerale, lingva diverseco kaj minoritataj lingvoj , kulturo. Ni ne povos akcepti filmetojn, kiuj estas diskriminaciaj en ajna maniero aŭ ne kongruas kun la celoj de TEJO (legu la Statuton de TEJO, ĉapitro 1, sekcio 3).
Nia celo estas videbligi Esperantujon en ĉiuj partoj de la mondo kaj montri la buntecon de nia komunumo. La filmetoj estos publikigitaj en niaj kanaloj: Instagramo kaj Fejsbuko, Jutubo kaj TikToko.
Via ĉefa tasko estus registrado de mallonga video. La postajn paŝojn – muntadon, subtekstojn (en kelkaj lingvoj laŭ via prefero), kovrilbildojn kaj postproduktadon – povos prizorgi la volontuloj kaj komunikada teamo de TEJO, por ke via laboro restu kiel eble plej malpeza.
Kiel kontribui
- Registru filmeton en Esperanto kun via ideo. La video estu vertikala kaj daŭru ĉirkaŭ 60-90 sekundojn.
- Alŝutu la filmeton al via preferata reta servo (Google Drive, WeTransfer, ktp.) kaj sendu la ligilon al info@tejo.org. Certigu, ke ĝi estas libere alirebla per tiu ligilo!
- En via retmesaĝo, nepre skribu viajn nomon kaj landon. Ni ankaŭ dankos vin, se vi povas sendi transskribitan tekston de via parolo.
Se vi volas kontribui, sed vi havas dubojn, skribu mesaĝon al info@tejo.org kaj priskribu vian ideon. Ni povos diskuti pri la manieroj en kiuj nia teamo ĉe TEJO povos helpi vin realigi vian ideon. Ni povas provizi helpon pri transformo de la ideo al la filmeto, muntado de la filmeto kaj la aliaj partoj de la kreado de la enhavo.
Ne ekzistas strikta limdato por sendi viajn videojn aŭ ideojn, sed se vi planas kontribui, kontaktu nin antaŭ la 30-a de oktobro 2026. Se vi povus sendi vian kontribuon pli frue, ni estus tre dankemaj.
Ĉiuj rajtas kontribui, sendepende de aĝo, devenlando aŭ membreco en TEJO. La nura kondiĉo estas ke en via filmeto vi parolu en Esperanto!
Teknikaj rekomendoj: se vi povas, faru la filmeton en 1080p aŭ 720p-kvalito (HD). Purigu la lenson de la poŝtelefono/kamerao antaŭ komenci la filmadon kaj atentu, ke via voĉo estu bone aŭdebla. La video estu vertikala.