Home > Malfermaj alvokoj > Ni serĉas faciligantojn por seminario en Nederlando

La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KdE) organizas la internacian seminarion ‘Mastrumado de Organizoj – Revivigo de junulara agado postpandemie’. La seminario donos la eblon al 12 junuloj de membroŝtatoj de Konsilio de Eŭropo diskuti kaj lerni pli pri la temo de aktivado de junuloj post la KOVIM-pandemio. Per la seminario, la partoprenantoj havos la eblon:

  • Lerni pri la ena funkciado de TEJO kaj junularaj organizoj ĝenerale, kiel profiti de la oportunoj kiun la nia reto oferas al la junuloj kaj asocioj kiuj partoprenas la asocion
  • Kundividi ideojn kaj aŭskulti spertojn pri kiel mastrumi organizojn, varbi novajn aktivuloj, organizi agadojn, ktp.
  • Konektiĝi kun aktivuloj de aliaj landoj, komenci labori por kandidatiĝi kun internaciaj projektoj kaj motiviĝi por plie kaj plue agi por subteni junularan agadon en la postpandemia tempo.

Aldone, dum ĉi tiu seminario ni celas ke la partoprenantoj pretigu planojn por aktivigi junulojn en TEJO, iliaj landaj sekcioj kaj surloke.

La seminario okazos de vendrede 28-a de oktobro (alventago) ĝis merkredo 2-a de novembro (forirtago). La labortagoj de la seminario estas de la 29-a de oktobro 2022 ĝis la 1-a de novembro 2022. La partoprenantoj dum la seminariaj datoj loĝos en Roterdamo, Nederlando. La unua parto okazos en la apuda urbeto Delft (duonhoron de vojaĝo), dum KKPS (Klaĉ-Kunveno Post-Somera) (29-an kaj 30-an de oktobro) kaj poste en Roterdamo (31-an de oktobro kaj 1-an de novembro).

Ni serĉas 2 esperantistojn faciligantojn, sen aĝlimo, loĝantoj de unu el la membroŝtatoj de KdE:

  • Kun forta sperto en neformala edukado kaj faciligantaj agadojn kun kaj por junuloj;
  • Kun certa nivelo de sperto pri temoj pri tutmonda civitaneco de junuloj kaj mastrumado de junularaj organizoj;
  • Kun la kapablo labori en Esperanto

La 2 faciligantoj:

  • Preparos la enhavon de la seminario kune kun la projekt-teamo de TEJO;
  • Projektos kaj preparos iujn ajn materialojn kiujn ili bezonus por plenumi la seminarion;
  • Liveros la sesiojn dum la seminario;
  • Donos raporton pri la kunsidoj de la seminario al la projekt-teamo, post la fino de la seminario, por la ĝeneralaj raportaj celoj.

Estas 4,5 labortagoj, kun 6-6,5 horoj da livero tage por esti distribuitaj inter la faciligantoj. La faciligantoj estos subtenataj de TEJO-oficisto kaj TEJO-volontulo dum la tuta procezo. Tamen, ili estos la ĉefaj respondeculoj pri la enhavo, dezajnante ĝin kaj liverante ĝin kaj ili havos la liberecon adapti ĝin al la bezonoj de la partoprenantoj kaj siaj propraj kapabloj.

La kostoj por loĝado, manĝado kaj vojaĝado (ene de komprenebla limo) estos kovritaj de la projekto. Aldone, ĉiu faciliganto ricevos 700 eŭrojn por la provizitaj servoj, post la seminario kaj post kiam ili finos siajn raportajn liverindaĵojn de la seminario.

Vi povas kandidatiĝi sendante al ni retpoŝton esprimante vian motivon faciligi la seminarion kaj vian sperton pri la supre menciitaj temoj al karlos.peskera.alonso@tejo.org antaŭ merkredo la 27-an de septembro 2022.

Al TEJO tre gravas diverseco kaj egalaj ŝancoj. Ni aparte invitas spertajn virinojn, neduumulojn, transulojn kandidatiĝi. 

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.