Home > > Malferma alvoko: iĝu estrarano de TEJO

Ekde januaro, ŝanĝoj en la Estraro de TEJO igos la postenon de Ĝenerala Sekretario vaka. Sekve, la Elekta Komisiono malfermas alvokon por trovi kandidatojn al la Estraro de TEJO.

Kandidato por iĝi estrarano de TEJO devas esti individua membro de TEJO en 2026 naskita inter la 1-a de septembro 1990 kaj la 31-a de aŭgusto 2008. Aliaj dezirindaj trajtoj de kandidato estas sperto en gvidado de volontula organizo, sperto en la Esperanto-movado, laboremo kaj flekseblo.

En okazo de alelekto por aktuale oficanta Estraro, la procezo estas senprokrasta kaj laŭeble rapida. Proksimuma komencdato: 15-a de februaro 2026.

Ekzemploj de sekretariaj taskoj estas:

  • kontaktiĝo kun landaj kaj fakaj sekcioj por nomumo de komitatanoj;
  • starigado de voĉdonoj;
  • kontrolado de membrecoj;
  • registrado de aktivuloj en Centra Reto;
  • organizado de estraraj kaj komitataj kunsidoj;
  • livero de estraraj raportoj.

Cetere, estus utile se kandidatoj povos subteni la Estraron en iu(j) el la subaj kampoj:

  • Universitata Agado;
  • Adoleska Agado;
  • Egaleco;
  • Eksteraj Rilatoj;
  • Patronoj;
  • Dungitoj;
  • Volontuloj.

Bonvenas kandidatiĝoj de membroj kiuj interesiĝas pri la sekretaria posteno kaj/aŭ pri iu(j) el la supre menciitaj kampoj.

Por kandidatiĝi, sendu mesaĝon al elekta.komisiono@tejo.org ĝis la 30-a de januaro 2026 kun via vivresumo, motiviĝletero kaj indiko pri la fakoj, kiujn vi pretus transpreni en la Estraro.

Se vi scias pri taŭga kandidato, konvinku tiun sendi sian kandidatiĝon aŭ sendu mesaĝon al elekta.komisiono@tejo.org, tiel ke la komisiono mem povu kontakti la eblan kandidaton.

2 Comments, RSS

  • Héritier BARASEBANYA

    says on:
    23/12/2025 at 14:59

    Saluton! Estas bona ideo por serĉi la ĝenerala sekretario de TEJO !
    Persone, mi estas individua membro de TEJO!
    Mi estas Afrikano precize Demokratia Respiblika Kongo!

  • Héritier BARASEBANYA

    says on:
    23/12/2025 at 15:01

    Saluton! Estas bona ideo por serĉi la ĝenerala sekretario de TEJO !
    Persone, mi estas individua membro de TEJO!
    Mi estas Afrikano precize Demokratia Respiblika Kongo!
    Mi deziras lasi mian kandidatigon!
    Mi naskiĝis en 1997!

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

هذا الموقع يستخدم Akismet للحدّ من التعليقات المزعجة والغير مرغوبة. تعرّف على كيفية معالجة بيانات تعليقك.