Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

Revuo Kontakto de TEJO serĉas novan Redaktoron

Esti redaktoro signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de TEJO, sed ankaŭ samtempe persone kaj movade pliriĉiĝi. Atendas vin memstara laboro kaj la eblo realigi viajn kreemajn ideojn. La redaktado okazas per interreto (laŭ la preferataj rimedoj de la dungito), do homoj el ĉiuj landoj povas kandidatiĝi.

1. Postena priskribo

La laboro de la Redaktoro estas

Por kandidatiĝi, vi devas 

Noto: La kandidato ne bezonas pruvi laborpermeson/loĝlokon en Eŭropa Unio. TEJO stimulas kandidatiĝojn de ĉiuj, sen ajna diskriminacio surbaze de raso, haŭtkoloro, religio, sekso, genro, seksorientiĝo, etno, aĝo, handikapo, ktp.

Detaloj:

2. Kandidatiĝo

Se vi interesiĝas, sendu vivresumon kaj motiviĝleteron al oficejo@tejo.org aŭ kandidatigxoj@tejo.org ĝis la 15-a de junio 2025. La motiviĝletero enhavu:

  1. prezenton de plano (respondu al la demandoj: Kiel vi imagas la revuon? Kiajn planojn vi havas por ĝi? Kiajn novajn enhavojn vi proponas?)
  2. prezenton de kvar diversaj temoj kaj konceptoj por ke oni komprenu, kiaj estas viaj interesoj kaj vizioj por la revuo.

3. Elekta procezo

Elektitaj kandidatoj estos invititaj al dua fazo, konsistante el intervjuo kun TEJO-teamo. En la semajnoj post la intervjuo, ni kontaktos vin por informi pri la rezulto de la kandidatiĝo. La nova Redaktoro devas preti labori ekde julio 2025 (oni interkonsentos pri preciza dato).

4. Ceteraĵoj

Se vi trovas la eblon interesa kaj se vi ŝatus kunagadi por TEJO kaj redakti Kontakto, sendu vian kandidatiĝon al oficejo@tejo.org
kandidatigxoj@tejo.org.

Kaze de aldonaj demandoj kaj/aŭ komentoj pri la posteno, ne hezitu kontakti nin.