Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

Kandidatiĝu en la Konkurso “Partoprenu IJK-n” 2024!

Jam tradicie la Fonduso “Partoprenu IJK-n” pretas helpi al membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson (IJK).

La IJK 2024 okazos de la 18-a ĝis la 25-a de Aŭgusto 2024 en Šventoji, Litovio.

Dank’ al la fonduso, eblas parte kovri vojaĝkostojn laŭ plej malmultekosta maniero (la gajnintoj ricevos ĝis 80 % de ĉiuj vojaĝkostoj), la loĝadon en la plej malmultekosta kategorio dum 7 tagoj, kaj la programkotizon.

La limdato por kandidatiĝi estas la 16-a de Februaro 2024. La Estraro elektos la gajnintojn kaj anoncos ilin komence de Marto 2024.

Nepraj kondiĉoj por kandidatiĝi estas

Aliaj kondiĉoj ne nepraj sed favore konsiderataj estas

Homoj de la tuta mondo rajtas kandidatiĝi por la konkurso.

Kiel kandidatiĝi

Por partopreni, plenigu la formularon, en kiu vi devos inkluzivigi motiviĝleteron kaj de 1 (unu) ĝis 3 (tri) referencleterojn de aliaj indviduaj membroj de TEJO. La dosieroj devos esti nomataj laŭ la ŝablono: Nomo – Eco de la letero (numero).

Ekz.:
Ludoviko – Motiviĝletero
Ludoviko – Referencletero (1)
Ludoviko – Referencletero (2)

Aliaj aldonaj dokumentoj (pliaj atestiloj, CV, ktp) estas bonvenaj.

Alternative, vi povas ankaŭ sendi ĉion paperpoŝte al la Centra Oficejo (vidu la adreson sube) kun la indiko “TEJO – Partoprenu IJK-n.” La poŝto devas alveni al ni plej malfrue la 16-an de Februaro 2024, do se vi elektas kandidatiĝi ĉi tiel, nepre sendu vian kandidatiĝon sufiĉe anticipe.

Adreso de la Centra Oficejo

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
Nieuwe Binnenweg 176
NL-3015 BJ Rotterdam
The Netherlands

Ne hezitu kontakti ijk2024@tejo.org se vi havas demandojn. Ĝis baldaŭ en Litovio!

Ni kune laboru por fari la IJK-n pli tutmonda kaj alirebla. Se vi volas helpi la junulojn partopreni la IJK-n, bonvolu konsideri donaci al la fonduso “Partoprenu IJK-n”. Kontaktu ijk2024@tejo.org por scii, kiel realigi donacon.