Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

Seminario pri Demokratio 2022 – Demokratio en la post-pandemia socio

Kadre de la laborplano de TEJO kaj Konsilio de Eŭropo “Tutmonda Civitaneco 2030 – Redifino de la rolo de junularo en post-pandemia socio”, dum la unua fazo de la projekto, seminario kun fokuso pri demokratio estis organizita en aprilo 2022 en Italio. Dum 4, 5 tagoj, junuloj lernis pri demokratio, interŝanĝis ideojn kaj opiniojn, kaj diskutis la temon de demokratio en la post-pandemia realo. Ili kreis deklaracion kun la rolo de junularoj en post-pandemia demokratio:

Demokratio…

Plurtavoleco de demokratio

→ Demokratio ne temas nur pri politiko sed ankaŭ enplektas diversajn elementojn de la homa socio: edukado kaj moviĝo de informoj, ekonomio, juro, kaj reciprokaj rilatoj inter civitanoj, interalie. Demokratia socio ne limigiĝas al la organizado de instancoj kaj la ŝtato, kiel disigo de povoj, balotsistemo de reprezentantoj. Pluraj kondiĉoj estas por konsideri socion plene demokratia.

Horizontaleco

Rekta demokratio kaj retvoĉdono

Demokrataj sistemoj signifas aktive partopreni, ne nur dum balotado. En plejparto de demokrataj sistemoj oni nur kontribuas preskaŭ nur dum balotado, kaj tio ja estas interesa afero, sed por atingi plej bona nivelo de demokratio, oni devus referendumi pli ofte aŭ esplori aliaj vojoj por esprimi la volon de popolo.  

Malsimilaj demokrataj sistemoj:
Demokratio ne estas cent el cento klara sistemo, verŝajne estas idealo de sistemo. Ne estas fiksita recepto por sekvi, kaj tio estas fonto de avantaĝoj sed ankaŭ de problemoj kaj  ĉiuj demokrataj landoj havas sian propran sistemon, kiu adaptiĝas al propra pensmaniero.  Angloj aŭ usonanoj havas sian elektadsistemon – rilata al anglosaksa juro – kiu malsimilas al prezideca respubliko regante Francio. Do, tiuj ĉiuj landoj estas demokrataj sed ne havas saman sistemon. Homoj povus vidi kelkajn maljustecojn en tiuj ĉiuj diversaj sistemoj, ekzemple en Francio ni konstatis ke tiu sistemo kaŭzas malkomfortecon kaj malsamon de opinioj. Ankaŭ, demokrataj sistemoj devus respekti bazajn demokratajn rajtojn. Rusio havas sian propran elektadon kaj regan sistemon, sed ni ne povus konsideri ĝin alian specon de demokratistemo, ĉar tie estas gravaj minacoj al civilaj kaj demokrataj rajtoj.

Reta voĉdonado estas konsiderinda ilo por faciligi demokration, precipe post KOVIM-19 kaj la cifereca transiro. Ĝia inkludo devas iri samtempe kun plifortigo de cibersekurecaj infrastrukturoj por garantii la sekurecon kaj stabilecon de la procezo. Aldone, endas ke voĉdonado restu alirebla al ĉiuj sendepende de teknologia lerteco kaj aliro.

La ŝtato devas zorgi pri la alirebleco al la homaj rajtoj de la popolo, kiel sanasekureco, universala edukado, loĝloko, ktp.