Home > Aktualaĵoj > Mia sperto en IJF

IJF estis inter la plej bonaj eventoj de ĉi tiu jaro. Ĝi okazis en belega itala vilaĝo 50 metrojn for de la ĉarma lago Trasimeno. Mi plej ĝuis la ekskurson al la insulo Polvese, kies ruina kastelo estis eksterordinare grimpinda. La tuta insulo havis la etoson de iu privata vilao de romia aristokrato. Estis tre agrable vagadi inter la olivarboj kaj hazarde renkonti aliajn grupojn de esperantistoj. Krome ankaŭ la vespera programo estis tre bona, kun klasikaj sukcesoj kiel la trinkomanĝa nokto kaj la internacia vespero.

Agrabla surprizo estis la Tatratekno-nokto, dum kiu estis nur teknomuziko kaj en la trinkejo estis vendata ĉefe la ĉeĥa alkoholaĵo Tatrateo. Por tiuj kiuj vekis dum la tago, estis interesaj prelegoj pri ekzemple geopolitiko kaj etiko de artefarita inteligento, pri estonteco kaj teknologio, kaj eĉ pri kafo. Kompreneble la plej agrabla parto estis la partoprenantoj. Kun ne tro granda grupo (60 personoj), kiu zorgis pri agrabla grupsento, eblis interagi kun ĉiuj tra la semajno. Dankon al la organizantoj kaj la partoprenantoj. Kaj ĝis sekvontjare! – Korsako (partoprenanto)

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Aquest lloc utilitza Akismet per reduir el correu brossa. Aprendre com la informació del vostre comentari és processada