Home > Què és TEJO? > Estructura > (Esperanto) Oficejo

Volontulo

TEJO faras ĉion eblan por havi ĉiam volontulon ĉe la Centra Oficejo en Roterdamo, Nederlando, kiu povas dediĉi sian tutan tempon al TEJO.

Iĝi volontulo signifas ne nur kontribui al progreso de TEJO, sed ankaŭ estas granda oportuno travivi tre riĉajn spertojn, kaj persone kaj movade. La Estraro de TEJO limigas la volontuladon je unu jaro, tiel ke aliaj ankaŭ havu tiun oportunon. La volontulo estas la vizaĝo de la organizo en la internaciaj kongresoj (UK kaj IJK) kaj seminarioj de TEJO, kie la volontulo informas al membroj kaj aliaj scivolemuloj pri la laboro de la organizo, eventoj, servoj, ktp. de TEJO. La volontulo ankaŭ kunlaboras kun la oficistoj. Tiel, la volontulo helpas videbligi TEJOn kaj faciligi la laboron de la Estraro.

La nuna volontulo estas la franco Jérémie Bert. Por kontakti lin, skribu al: oficejo@tejo.org

Ĉu vi ŝatus iĝi volontulo de TEJO?

Oficisto

Ekde 2011 TEJO havas, krom volontulon, pagatan oficiston, kiu prizorgas la konstantajn projektojn, kiel subvencipetoj kaj seminarioj. Cetere, la oficisto helpas je la laboro de la Estraro kaj de la volontulo, kiu ricevas de la oficisto la unuajn gvidiliniojn je sia alveno al la Centra Oficejo. La oficisto ne okupiĝas pri ĉiutagaj taskoj, kiel respondi leterojn aŭ ĝisdatigi la retejon, sed prizorgas la konstantan administradon. Kutime la oficisto laboras el sia propra hejmo.

Ekde novembro 2015, la oficisto de TEJO estas Mounir Abjiou el Maroko.

TEJO-Oficejo en Facebook

Facebook-konto de la oficejo

TEJO-Oficejo en Twitter