Home > Aktualaĵoj > Kontribuu al la malferma filmeto de IJK 2025!

La unua azia IJK en pli ol jardeko, IJK 2025, tre baldaŭ venos! Ni apenaŭ povas atendi ĉi tiun certe neforgeseblan sperton.

Ni volas regali ĉiujn kongresanojn per bela kaj emociplena filmeto, kiu ankaŭ restos kiel memoraĵo pri la kongreso por la estonteco! Kaj ni invitas vin kontribui al nia iniciato: ni volas kunigi viajn atendojn, bondezirojn kaj atendojn al la kongreso kaj prezenti ilin dum la malferma ceremonio. 

Jen via okazo esti parto de historio! Ne gravas ĉu vi partoprenos la kongreson aŭ ne, aŭ ĉu vi estas TEJO-membro aŭ ne. Ni volas aŭdi vian voĉon kaj vidi vian entuziasman vizaĝon pri nia venonta kongreso.

Kion vi povas diri

Ni deziras, ke la plejmulto estu parto de ĉi tiu spertiga renkontiĝo. Do, ni petas vin sendi viajn salutvortojn aŭ respondi al unu el la jenaj demandoj (aŭ similaj):

  • Kion vi plej antaŭĝojas pri IJK 2025?
  • Kion vi volas malkovri aŭ sperti en Indonezio?
  • Ĉu estas iu manĝaĵo, loko, kulturaĵo, kiun vi deziras sperti aŭ provi?
  • Kiun konsilon vi deziras doni al homoj, kiuj partoprenos en IJK la unuan fojon?
  • Ĉu vi estas de Indonezio aŭ iam vizitis ĝin? Kion vi konsilus, ke kongresanoj nepre faru aŭ provu en Indonezio?
  • Aŭ se vi ne povos partopreni: Ĉu vi volas sendi viajn bondezirojn al la ĉeestantoj? Estas via momento!

La filmetoj, kiujn vi sendos estos kunmetitaj en granda video, kiun ni prezentos la dum la malferma ceremonio de IJK 2025 la 10-an de aŭgusto (dimanĉon). Poste, ni ankaŭ alŝutos ĝin en Jutubo kaj disvastigos ĝin en ĉiuj niaj sociaj retejoj, por ke ĝi atingu kiel eble plej multe da homoj.

Kiel kontribui

  1. Registru filmeton en Esperanto kun via mesaĝo. La video estu horizontala kaj daŭru maksimume 20 sekundojn.
  2. Alŝutu la filmeton al via preferata reta servo (Google Drive, WeTransfer, ktp.) kaj sendu la ligilon al komunikisto@tejo.org. Certigu, ke ĝi estas libere alirebla per tiu ligilo!
  3. En via retmesaĝo, nepre skribu viajn nomon kaj landon. Ni ankaŭ dankos vin, se vi povas sendi transskribitan tekston de via parolo.

Limdato por sendi viajn videojn estas dimanĉo, la 20-a de Julio 2025. Se vi povus sendi vian kontribuon pli frue, ni estus tre dankemaj.

Ĉiuj rajtas kontribui, sendepende de aĝo, devenlando aŭ membreco en TEJO. La nura kondiĉo estas ke en via filmeto vi parolu en Esperanto!

Teknikaj rekomendoj: se vi povas, faru la filmeton en 1080p aŭ 720p-kvalito (HD). Purigu la lenson de la poŝtelefono/kamerao antaŭ komenci la filmadon kaj atentu, ke via voĉo estu bone aŭdebla. La video estu horizontala. Se via poŝtelefono/kamerao registras malpli bonkvalite, tio tute ne gravas, faru kaj sendu la filmeton ĉiukaze. Ni volas vian kontribuon je ĉiu ajn kvalito!

One Comment, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.