Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

Verku por Tutmonda Egaleco

Jen du invitoj de la TEJO-Komisiono pri Talento, subbranĉo Tutmonda Egaleco!

Ĉu vi ŝatus verki artikolon?

La TEJO-Komisiono pri Talento, subbranĉo Tutmonda Egaleco invitas vin verki artikolon pri la subaj temoj. Temas pri artikolserio kiu aperos en la revuo Kontakto aŭ en aliaj kanaloj de TEJO.

Ne zorgu pri via scipovo de Esperanto, ni provlegos vian tekston!
Do, kion vi atendas? Kuraĝiĝu kaj verku!

Sendu viajn tekstojn al rafaelsoaresdelima82@gmail.com

La temoj estas:

Tago en la Vivo: Junaj esperantistoj de diversaj devenoj rakontas pri sia ĉiutaga vivo (nuna aŭ ne; ekz. sia tago kiel lernanto). La celo de tiu ĉi serio estas prezenti al ĉiuj la vivmanieron de aliuloj, fokusante je kultura malsameco kaj ofte-nepensitaj temoj (ekz. aliro al pura akvo, virinaj rajtoj ktp).

Sub la Lupeo: Homoj parolas pri sia kulturo aŭ devengrupo (religia, nacia, ktp.) kaj pri ties stereotipoj, antaŭjuĝoj ktp.

Festoj kaj Kutimoj: Pri festoj/kutimoj de diversaj kulturoj.

Ĉu vi ŝatus traduki por Vikipedio?

La TEJO-Komisiono pri Talento, subbranĉo Tutmonda Egaleco invitas vin traduki artikolojn por Vikipedio.

Se vi ankoraŭ neniam verkis en Vikipedio, aliru kaj kreu konton kaj poste uzu la tradukan ilon.

Do, kion vi atendas? Kuraĝiĝu kaj traduku!

Ni rekomendas la jenajn artikolojn:

https://en.wikipedia.org/wiki/Cultural_competence
https://en.wikipedia.org/wiki/Refugee_crisis
https://en.wikipedia.org/wiki/Open_border
https://en.wikipedia.org/wiki/Right_of_asylum
https://en.wikipedia.org/wiki/LGBTQ_migration
https://en.wikipedia.org/wiki/Refugee_health
https://en.wikipedia.org/wiki/Refugee_women