Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

Partoprenu en la dua vojaĝkonkurso de TEJO!

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), helpas al GEJ, PEJ, LEJO, JEFO kaj KEJ organizi la duan sezonon de la vojaĝkonkursoEsperanto senlime”, financita de Erasmus+.

Kadre de Esperanto senlime, la partoprenantoj havos la eblon:

Ni serĉas 25 junulojn! Ĉu vi interesiĝas?

Por kandidatiĝi vi devas:

Pozitivaj aferoj por via kandidatiĝo estas:

Se vi pensas ke tiuj kriterioj bone priskribas vin, nepre kandidatiĝu! Kontraŭ tio vi ricevos senpagan partoprenon. Ĝi inkludas la loĝadon, manĝadon kaj vojaĝkosto (ĝis ia limo) estos kovritaj de Esperanto Senlime.

Esperanto senlime komenciĝos la 8-an de Aŭgusto 2024 en Berlino, Germanio kaj finiĝos la 17-an de Aŭgusto 2024 en Vilno, Litovio. Ĝi okazos inter tiuj urbo kaj Poznano, Varsovio kaj Bjalistoko en Pollando. La partoprenantoj ricevos bileton por vojaĝi trajne inter la diversaj urboj.

Vi povas kandidatiĝi plenigante la formularon ĉi tie antaŭ la 10-a de Majo. Se vi havas dubojn aŭ demandojn, ne hezitu kontakti Karlos per retadreso je karlos.peskera.alonso@tejo.org aŭ en Telegramo je @Fydus por ricevi respondojn kaj klarigojn.

Al TEJO tre gravas diverseco kaj egalaj ŝancoj. Ni aparte invitas virinojn, neduumulojn, transulojn kandidatiĝi.