Home > Aliaj > Seminario pri Tradukado kaj Diskonigado de la Ĉina Kulturo

La Seminario pri Tradukado kaj Diskonigado de la Ĉina Kulturo en Esperanto estas okazaĵo de Zaozhuang-a Universitato. La universitato estas kunlaboranto kun Ĉina Esperanto-Ligo, kaj ili kun-fondis Esperanto-muzeon. 
La Seminario okazos ekde la 1:00 UTK ĝis 9:00 UTK en la 28-a (Sabato). Jen la programo:

Internacia influo kaj signifo de Esperantigo de la ĉina kulturo – prof. Bak Giwan, korea esperantisto, AdE-ano, profesoro de studentoj de E-fako en Zaozhuang-a Universitato;

La arto de la esperantigita ĉina klasika romano Ruĝdoma Sonĝo – prof. Arko (Gong Xiaofeng), ĉina esperantisto, AdE-ano, estrarano de UEA pri Universitata agado ekster Eŭropo, Rilatoj kun CED, Rilatoj kun edukado.net kaj Virina agado;

Esplorado pri Internacia Diskonigado kaj Esperantigo de la Libro Mozi – Semio (Sun Mingxiao), ĉina esperantisto, specialisto de historio de Esperanto, fondinto de Internacia Esperanto-Muzeo en Zaozhuang-a Universitato;

La agado de esperantigo kaj verkado de Cicio Mar – prof. Alessandra Madella, itala esperantistino, vicprezidantino de ILEI, profesorino de E-fako en Zaozhuang-a Universitato;

Kultura Interŝanĝo de esperantistoj inter Ĉinio kaj Koreio – prof. Choi Manwon, korea esperantisto, SAT-ano, profesoro de E-fako en Zaozhuang-a Universitato;

Esperanto-Kanalo de disvastigo de kulturo pri Silka Vojo – Zhu Lirong, specialisto de scienca popularigo, subtenanto de Esperanto.

Pri Esperanta traduko de Ĉinaj klasikaĵoj de Konfuciismo – Ardo (Hu Guopeng), ĉina esperantisto, poeto, estrarano de ĈEL.

Aliĝu al tiu ĉi seminario. Alternative, vi povas aliĝi per tiu ĉi ligilo.
La Seminario okazos ekde la 1:00 UTK ĝis 9:00 UTK en la 28-a (Sabato). 

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.