Home > > Partoprenu en la Kontinentaj Junularaj Konferencoj

Ĉu vi ŝatus pli vigle kunlabori kun aliaj junularaj movadoj en via kontinento? Ĉu vi celas konatiĝi kun homoj kiuj laboras en TEJO kaj pliproksimigi TEJO-n al la agado en via kontinento? Partoprenu en la Kontinentaj Junularaj Konferencoj!

La Kontinentaj Junularaj Konferencoj (KJK), ankaŭ prononcita kiel ‘kajako’, estas ĉiumonata serio de retaj konferencoj kiuj celas kunigi TEJO-anojn kaj landajn junularajn movadojn trans landlimoj. KJK estas unu el la plej novaj iniciatoj de la Komisiono pri Landa kaj Faka Agado (LFA), unu el kies ĉefaj celoj en 2022 estas disvolvi aktivajn kunlaborajn rilatojn inter landaj kaj fakaj sekcioj kaj plitutmondigi la laboron de TEJO ekster Eŭropo. Fine de ĉiu konferenco, organizoj kaj aktivuloj naskos konkretajn komunajn projektojn realigotajn inter si mem kaj kreos unuecajn viziojn pri la celaro kaj direkto de siaj propraj kontinentoj.

En ĉiu konferenco, diversaj aktivaĵoj povus okazi, inkluzive de la jenaj:

  • Prezentoj pri sukcesoj kaj atingoj de landaj organizoj
  • Rondtablaj diskutoj pri la bezonoj de landaj organizoj
  • Interorganizaj diskutoj pri venontaj komunaj iniciatoj
  • Konsultaj kunsidoj kun diversaj komisionoj de TEJO
  • Ludoj kaj aliaj amuzaj aktivaĵoj por akceli bonajn rilatojn kaj teamlaboron

Ĉiu konferenco okazos dum la lastaj du sabatoj de ĉiu monato, kiu fokusiĝos sur unu specifan kontinenton, kiel jene:

Azio-Oceanio: 30 aprilo & 7 majo

Ameriko: 11 junio – aliĝilo

Afriko: julio

Marku viajn kalendarojn kaj atendu informojn per la kanaloj de TEJO aŭ per via landa sekcio. Ĉu vi havas demandojn? Ĉu vi ŝatus kontribui al la organizado? Kontaktu nin per lfa@tejo.org 

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.