Home > Proponoj aktivi > Malferma alvoko: Iĝu estrarano de TEJO

La 31-an de decembro 2018, la estrarano de TEJO Arturo Crespo eliris el la estraro kaj estis nomumita de la Komitato kiel komisiito. Sekve ni malfermas alvokon por kandidatiĝi kiel estraranon de TEJO.

Kandidato por iĝi estrarano de TEJO devas esti individua membro de TEJO en 2019 kaj esti naskita inter la 1-a de septembro 1983 kaj la 31-a de januaro 2001. Aliaj dezirindaj ecoj de kandidato estas sperto en gvidado de volontula organizo, sperto en la (junulara) Esperanto-movado, taŭga lingvonivelo por internacia kunlaboro, laboremo kaj fleksebleco. Krome, pro la deziro havi geografie ekvilibran Estraron, ni forte bonvenigas kandidatiĝojn el Sudameriko. Estus utile, se kandidatoj povos subteni la estraron en iu(j) ajn el la subaj agadkampoj:
• Landa Agado
• Merkatiko
• Subvencipetoj
• Talento (Homaj Rimedoj)

Krome interesiĝo pri la subaj agadkampoj ankaŭ bonvenus de kandidatoj:
• Adoleska Agado
• Edukado
• Faka Agado
• Informado
• Kulturo
• Pasporta Servo
• Scienco
• Teĥnologio
• Universitata Agado

Por kandidatiĝi, sendu mesaĝon al elekta.komisiono@tejo.org ĝis dimanĉo la 13-a de januaro 2019 kun viaj vivresumo, motiviga letero kaj indiko pri la fakoj, kiujn vi pretus transpreni en la Estraro.
Se vi scias pri taŭga kandidato, konvinku tiun sendi sian kandidatiĝon aŭ sendu mesaĝon al elekta.komisiono@tejo.org tiel, ke ni mem povu kontakti la eblan kandidaton.

La Elekta Komisiono
Rogier “Roĉjo” Huurman, Oleksandra “Sasha Murr” Kovyazina, Michael Boris Mandirola, José Querino de Macêdo Neto

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.