Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

Partoprenu teatran projekton dum FESTO en Francio!

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), kunlabore kun JEFO, KEJ kaj GEJ organizas la junularan interŝanĝon TEATRE “Transformante Eŭropon per Arto estante Transnacia, Reagema kaj Enpoviga” financita de la programo Erasmus+.

Pere de ĉi tiu projekto pri teatro, la partoprenantoj:

Ni serĉas 23 junulojn! Ĉu vi interesiĝas?

Por kandidatiĝi vi devas:

Pozitivaj aferoj por via kandidatiĝo estas:

Se vi pensas ke tiuj kriterioj bone priskribas vin, nepre kandidatiĝu! Kontraŭ tio vi ricevos senpagan partoprenon. Ĝi inkludas la loĝadon, manĝadon, kaj la kotizon de la FESTO (aranĝo en kies kadro la projekto okazos) estos kovritaj de la seminario. Aldone, por la transporto la projekto repagos ĝis 320 eŭrojn se la ĉefa transporto estas daŭripova (ekzemple trajno, buso, petveturado, ktp.) kaj ĝis 270 eŭrojn se estas aliel (ekzemple per aviadilo).

La alventago de la projekto estas la 8-a de Aŭgusto 2024 kaj la forirtago la 15-a de Aŭgusto 2024, sed la labortagoj de la junulara moviĝeblo estas de la 9-a ĝis la 14-a. La projekto okazos en Bulgnéville (Loreno), Francio.

Vi povas kandidatiĝi plenigante la formularon ĉi tie antaŭ la 26-a de Majo. Se vi havas dubojn aŭ demandojn, ne hezitu kontakti Karlos per retadreso je karlos.peskera.alonso@tejo.org aŭ en Telegramo je @Fydus por ricevi respondojn kaj klarigojn.

Al TEJO tre gravas diverseco kaj egalaj ŝancoj. Ni aparte invitas virinojn, neduumulojn, transulojn kandidatiĝi.