Home > Aktualaĵoj > Partoprenu en filmeto de TEJO por la Zamenhofa Tago 2022!

Por festi kune la Zamenhofan Tagon, la naskiĝtagon de la iniciatoro de Esperanto L. L. Zamenhof, TEJO volas krei filmeton kun kontribuoj de esperantistoj el la tuta mondo. Ni invitas vin partopreni!

La temo

La temo ĉi-jare estas “Bonaj Novaĵoj”.

En nia ŝanĝanta hodiaŭa mondo, ni tro ofte ricevas malbonajn novaĵojn. Tio povas konduki nin ne pensi pri tiuj malgrandaj atingoj, personaj aŭ en niaj asocioj, kiuj aperas en niaj vivoj. 

Pro tio, ni ŝatus, ke vi kundividu tiajn atingojn kun la tuta mondo.

Ĉu vi sukcesis en grava ekzameno? Ĉu vi edziniĝis? Ĉu vi havis infanon kaj ĝi volas saluti Esperantujon por unua fojo? Ĉu vi lernis ĵonglumi? Ĉu vi revidis amikon, kiun vi ne vidis de longe?

Ĉu vi ankaŭ volas kundividi asociajn atingojn? Vi nepre devas fari! Se via asocio estis ĵus kreita aŭ ĵus akceptita kiel parto de TEJO, rakontu al la Mondo. Se vi okazigis eventon sukcese, se via klubo kreskiĝis, se vi akceptis volontulojn… Rakontu al Esperantujo!

Faru filmeton kaj rakontu al ni! 

Se vi volas, vi povas ankaŭ rakonti pri tio, kiel vi festos la Zamenhofan tagon kaj sendi viajn bondezirojn. 

La filmetoj, kiujn vi sendos estos kunmetitaj en granda video, kiun ni publikigos okaze de la Zamenhofa Tago. Ni disvastigos ĝin en ĉiuj niaj sociaj retejoj, por ke ĝi atingu kiel eble plej multe da homoj, kaj ĝi estos projekciita en Esperanto-kluboj kaj dum Esperanto-aranĝoj tra la mondo. 

Kiel kontribui

1- Registru filmeton en Esperanto kun via mesaĝo. La video estu horizontala kaj daŭru maksimume 30 sekundojn.

2- Alŝutu la filmeton al via preferata reta servo (Google Drive, Wetransfer, ktp.)

3- Sendu al ni la materialon pere de ĉi tiu formularo.

Se por iu kialo vi ne sukcesas sendi vian videon tiel, skribu al manuguaroa@gmail.com aŭ en Telegram al @manuguaroa

Kiam ni ricevos vian filmeton, ni sendos al vi konfirmon. Se vi ne ricevas konfirmmesaĝon ene de kelkaj tagoj, kontaktu nin denove!

Limdato por sendi viajn videojn estas la 10-a de decembro 2022.

Se vi povus sendi vian kontribuon pli frue, ni estus tre dankemaj.

Ĉiuj rajtas kontribui, sendepende de aĝo, devenlando aŭ membreco en TEJO. La nura kondiĉo estas ke en via filmeto vi parolu en Esperanto!

Teknikaj Rekomendoj

Se vi povas, faru la filmeton en 1080p aŭ 720p-kvalito (HD). Purigu la lenson de la poŝtelefono/kamerao antaŭ komenci la filmadon kaj atentu, ke via voĉo estu bone aŭdebla. La video estu horizontala. Se via poŝtelefono/kamerao registras malpli bonkvalite, tio tute ne gravas, faru kaj sendu la filmeton ĉiuokaze. Ni volas vian kontribuon je ĉiu ajn kvalito!

3 Comments, RSS

  • Luigia Oberrauch

    says on:
    Monday, der 28. November 2022 at 16:48

    Bela propono! Mi bondeziras al vi, ke via sugesto havu grandan sukceson.

  • Pingback/Trackback Tuesday, der 29. November 2022 at 21:47
    - La Ondo de EsperantoLa Ondo de Esperanto
  • Federico Gobbo

    says on:
    Tuesday, der 13. December 2022 at 17:27

    Mi maltrafis la limdaton, sed mi varme esperas, ke vi povas akcepti mian kontribuon. Mi sendis ankaŭ la subtekston al @manuguaroa por faciligi la subtitoligon… Sciigu al mi!

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Diese Website verwendet Akismet, um Spam zu reduzieren. Erfahre mehr darüber, wie deine Kommentardaten verarbeitet werden.