Home > Dokumentoj > Reglamentoj de TEJO

Ĝenerala Reglamento de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

1. Membroservoj

La aligitaj kaj asociaj membroj ricevas la samajn membroservojn.

2. Komitatanoj

  1. Komitatano kaj kandidato por komitataneco devas esti individua membro de TEJO.
  2. Komitatano estas konsiderata kiel demisiinta, se tiu homo ne estas individua membro de TEJO tiam, kiam la Komitato kontrolas la konsisto de la ĉefaj organoj laŭ artikolo 8.
  3. Komitatano kiu ne partoprenas 3 sinsekvajn retajn voĉdonojn estas konsiderata kiel demisiinta.
  4. Komitatano kiu nek partoprenas 2 sinsekvajn retajn voĉdonojn nek komitatkunvenon (senanstataŭe) ene de la mandato estas konsiderata kiel demisiinta.
  5. Oni ne konsideras kiel sinsekvajn voĉdonojn tiujn, kiuj finiĝas en la sama tago laŭ la nederlanda horzono.
  6. Salajrata oficisto de TEJO aŭ volontulo kun ĉioentena rekompenco ne rajtas esti Komitatano.

3. Komitatanoj A

  1. Ĉiu landa sekcio rajtas al nombro de komitatanoj A laŭ la jena tabelo:

    Kalkuleblaj membroj Komitatanoj A
    3–100 1
    101–300 2
    301–1000 3
    1000+ 4
  2. Ĉiu faka sekcio, kiu havas almenaŭ 3 kalkuleblajn membrojn, rajtas al 1 komitatano A.
  3. Kalkulebla membro estas membro de la koncerna sekcio, kiu estas ankaŭ membro de TEJO.
  4. Ordinare, komitatano A estas nomumita ĝis la 30-a de aprilo en para jaro kaj oficas ekde la 1-a de junio en tiu jaro ĝis la 31-a de majo en la sekvanta para jaro.
  5. Komitatano A estas por difinita sesio anstataŭigebla kondiĉe, ke la anstataŭanto estas individua membro de TEJO.

4. Komitatanoj B

  1. Komitatano B estas elektita per sekreta baloto.
  2. La nombro de elekteblaj komitatanoj B estas po 1 por ĉiu komencita cento da individuaj membroj.
  3. Ordinare, komitatano B estas elektita ĝis la 30-a de aprilo en para jaro kaj oficas ekde la 1-a de junio en tiu jaro ĝis la 31-a de majo en la sekvanta para jaro.
  4. Komitatano B ne estas por difinita kunveno anstataŭigebla.

5. Komitatano C

  1. Komitatano C estas elektita per sekreta baloto.
  2. La nombro de elekteblaj komitatanoj C estas 1.
  3. Ordinare, komitatano C estas elektita ĝis la 30-a de aprilo en para jaro kaj oficas ekde la 1-a de junio en tiu jaro ĝis la 31-a de majo en la sekvanta para jaro.
  4. Komitatano C ne estas por difinita kunveno anstataŭigebla.

6. Komitatano Ĉ

  1. Komitatanoj Ĉ estas elektitaj per sekreta baloto.
  2. La nombro de elekteblaj komitatanoj Ĉ estas kvarono de la suma nombro de la komitatanoj A, B kaj C.
  3. Ordinare, komitatano Ĉ oficas ekde sia elektiĝo ĝis la fino de la oficperiodo de la elektintaj komitatanoj A, B kaj C.
  4. Komitatano Ĉ ne estas por difinita kunveno anstataŭigebla.

7. Estraranoj

  1. Estrarano estas elektita per sekreta baloto.
  2. Por esti elektita al la Estraro, kandidato devas esti ne pli ol 35-jaraĝa la 31-an de aŭgusto en la jaro kiam finiĝas la mandato.
  3. Ordinare, estrarano estas elektita okaze de la ordinara kunveno de la Komitato ĉiun jaron kaj oficas ekde la 1-a de septembro en tiu jaro ĝis la 31-a de aŭgusto en la sekvanta jaro. La periodo inter la elektiĝo kaj la ekofico de nova estraro estu laŭeble profite uzata por ofic- kaj tasktransdonado inter la ŝanĝiĝontaj estraroj. La eksiĝonta estraro en ĉi tiu periodo konsultu la novan estraron. Okaze de malsufiĉa aktivo de la Estraro, la Komitato rajtas, antaŭ la elekto de la nova Estraro, decidi por tuja enoficiĝo de la nova Estraro.
  4. Estrarano, kiu ne estas elektita kiel la Prezidanto, la Ĝenerala Sekretario aŭ la Kasisto, povas esti elektita kiel Vicprezidanto. Ĉiu estrarano rajtas esti elektita por maksimume unu ofico kaj ne rajtas esti elektita al la sama ofico dum pli ol kvar sinsekvaj mandatoj.
  5. Estrarano ne estas por difinita kunveno anstataŭigebla.

8. Patronoj

  1. Ĉiu individuo aŭ organizo rajtas fariĝi patrono de TEJO.
  2. Por fariĝi patrono necesas pagi jaran sumon difinita de la Komitato.
  3. La patronoj ordinare rajtas:

    1. Ricevi paperan eldonon de Kontakto kaj de eventualaj aliaj periodaĵoj de TEJO.
    2. Partopreni patronan akcepton dum la Universala Kongreso.
    3. Ricevi regule, tamen almenaŭ unufoje dum la jaro, alpatronan raporton de la TEJO-Estraro.
  4. Individuoj, kiuj fariĝas patronoj de TEJO, ĝuas ĉiujn rajtojn kaj servojn, kiujn TEJO donas al siaj individuaj membroj, kun jenaj esceptoj:

    1. Voĉdonrajto por komitatanoj B.
    2. Rajto esti nomumita aŭ elektita kiel komitatano.
    3. Rajto anstataŭi komitatanon.

    En aliaj okazoj la esprimo “individua membro” ordinare signifas “individua membro aŭ patrono de TEJO”.

  5. Okaze ke la patrono estas organizo, ĝi rajtas indiki kontaktpersonon ĉe TEJO kaj nomumi unu delegiton por partopreni la patronan akcepton dum la Universala Kongreso.

9. Kontrolo

La Komitato kontrolas la konsiston de la ĉefaj organoj okaze de ĉiu kunveno de la Komitato.

10. Aktoj

  1. La aktoj de TEJO estas la komitataj reglamentoj kaj rezolucioj kaj la estraraj decidoj.
  2. Akto estas senvalida tiom, kiom ĝi kontraŭas la Statuton aŭ reglamentojn de TEJO aŭ de organizo kiun TEJO sekcias aŭ membras.
  3. Estrara decido estas senvalida tiom, kiom ĝi kontraŭas komitatan reglamenton aŭ rezolucion.
  4. La Komitato ne povas delegi la faradon de komitata reglamento aŭ rezolucio.
  5. La Estraro povas delegi la faradon de estrara decido kaj ankaŭ rajtigi pluan delegadon.
  6. Reguloj por la funkciado aŭ agado de TEJO, suplementaj al ĝia Statuto kaj al Statuto kaj regularoj de UEA, estas fareblaj nur per komitata reglamento.

11. Elpaŝoj

Ĉiu elpaŝo en la nomo de TEJO devas esti bazita sur rajtigo troviĝanta en Statuta aŭ regulara preskribo de TEJO aŭ en akto de TEJO.

12. Komisionoj

  1. La Estraro povas starigi komisionon por labori pri iu agadkampo de TEJO.
  2. Ĉiu komisiono havas respondeculon ene de la Estraro.
  3. Ĉiun komisionon kunordigas komisiito elektata de la Estraro. La Komitato povas, laŭ peto de almenaŭ du membroj de la komisiono, malvalidigi la elekton kaj taski al la Estraro elekton de alia komisiito.
  4. Komisiitoj devas esti rekonfirmitaj de la Estraro okaze de ĉiu kunveno de la Komitato.
  5. La komisiito regule raportas al la Komitato pri la laboroj de la komisiono.
  6. Ĉiuj Individuaj Membroj de TEJO rajtas membriĝi en la komisionoj, pere de skriba peto al la koncerna komisiito.
  7. Neindividuaj membroj kaj nemembroj de TEJO, kiuj pro speciala kompetento povas grave kontribui al la laboro de la komisiono, rajtas membriĝi en la komisionoj post la aprobo de la koncerna komisiito aŭ de la Estraro.
  8. Komitatanoj je la elektiĝo rajtas elekti en kiuj komisionoj membri, sed ĉiu komitatano devas membri en almenaŭ unu komisiono.
  9. Membroj de la komisionoj devas esti rekonfirmitaj de la komisiito aŭ de la Estraro unu monaton antaŭ ĉiu kunveno de la Komitato.
  10. Komisionoj laŭeble kunvenas okaze de ĉiu kunveno de la Komitato.

13. Interpretado

  1. Pri malklaraĵoj aŭ nekonsideritaj aferoj validas laŭvice la nederlanda juro, la Statuto, la Regularo pri Kunlaboro de UEA kaj TEJO, la Ĝenerala Reglamento kaj la aliaj reglamentoj.
  2. Neniu dokumento povas kontraŭi supervalidajn dokumentojn laŭ la vico menciita en punkto 1.
  3. La Komitato povas modifi la reglamentojn de TEJO per plejmulto de la voĉoj. La Komitato povas aprobi amendon nur, se almenaŭ unu semajnon antaŭ la voĉdono la teksto de la amendpropono estis sendita al la Komitato, krom se almenaŭ dutriona plejmulto voĉdonas por la amendo. Amendoj al amendproponoj ne postulas dutrionan plimulton.
  4. Pri interpretaj klarigoj de la supraj juraj fontoj oni apelaciu al la Ĝenerala Sekretario de TEJO, kiu respondecas pri la interpretado.

Reglamento pri la Komitato

1. Difinoj

En tiu ĉi Reglamento:

  1. “La Organizo” signifas Tutmondan Esperantistan Junularan Organizon.
  2. “La Statuto” signifas la Statuton de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
  3. La terminoj “anstataŭanto”, “Estraro”, “Ĝenerala Sekretario”, “Vicprezidanto”, “Komitato”, “landa sekcio” kaj “faka sekcio” estas uzataj en la sama signifo kiel en la Statuto kaj reglamentoj.
  4. “UEA” signifas Universalan Esperanto-Asocion tian kia ĝi estas difinita de artikolo 2 de la Statuto.
  5. “Prezidanto” signifas la Prezidanton de la Organizo. Okaze de la neĉeesto de la Prezidanto, ĝi signifas homon kiu anstataŭas la Prezidanton.
  6. “Unua Vicprezidanto” signifas, el pluraj Vicprezidantoj, tiun kiu estas unua laŭvice, el unu Vicprezidanto la Vicprezidanton.
  7. “Dua Vicprezidanto” signifas, el pluraj Vicprezidantoj, tiun kiu estas dua laŭvice.
  8. “Tria Vicprezidanto” signifas, el tri Vicprezidantoj, tiun kiu estas tria laŭvice.
  9. “Kasisto” signifas la estraranon pri financoj de la Organizo.
  10. “Sesio” signifas ĉiun kunsidon de la Komitato kiu ne estas rompita per prokrasto ĝis posta momento aŭ tago, sed povas esti rompita per mallongaj paŭzoj.
  11. “Kunveno” signifas aron de sesioj, kiuj havas komunajn kunvokon kaj tagordon.
  12. “Kunsidestro” signifas la homon, kiu je iu ajn momento, efektive kaj laŭrajte prezidas sesion.
  13. “Komitatano” signifas iun ajn el la homoj tiel menciitaj en artikolo 13.(2) de la Statuto. Dum ties periodo de ofico, ĝi signifas ankaŭ anstataŭanton de komitatano A.
  14. “Ĝenerala Direktoro” signifas tiun personon de UEA kiu estas same nomita en paragrafo 44 de la Statuto de UEA.
  15. “Patrono” signifas subtenanton de la Organizo laŭ la artikolo 11 de la Statuto.
  16. “Membro” signifas individuan, asocian aŭ aligitan membron de la Organizo, aŭ Junan Amikon de Esperanto, tiajn kiaj ili estas difinitaj de artikolo 10 de la Statuto.
  17. “Partopreno” en decido signifas:

    1. En kunveno, ĉeeston de komitatano konfirmitan per subskribo; okaze de anstataŭoj koncerna persono rajtas maksimume dufoje partopreni en la sama decido;
    2. En poŝta voĉdono, ĝustatempan alvenon de koncerna komitata voĉdonilo al la Ĝenerala Sekretario;
    3. En reta voĉdono, retan esprimon de la elekto kadre de la voĉdonsistemo fare de la komitatano.
  18. El pluraj eblecoj:

    1. “Plimulton” havas tiu, kiun elektis pli da partoprenantoj ol elektis iun ajn unuopan alian eblecon;
    2. “Plejmulton” havas tiu, kiun elektas pli ol duono de la partoprenantoj;
    3. “Dutrionan plimulton” havas tiu, kiun elektas almenaŭ du trionoj de la partoprenantoj.
  19. “Reglamento” signifas tiun ĉi Reglamenton, nome la Reglamenton pri la Komitato de la Organizo.
  20. “La Ĝenerala Reglamento” signifas la Ĝeneralan Reglamenton de la Organizo.
  21. “Reglamentoj” signifas ĉiujn reglamentojn de la Organizo, tiajn kiaj ili estas difinitaj de artikolo 10 de la Ĝenerala Reglamento, konsideratajn ara unuo.
  22. “Sindeteni” signifas ne voĉdoni.
  23. “Sendi” signifas irigi tiel, ke laŭ supozo de la sendinto, la sendaĵo alvenos ĉe sia celo ne pli ol 15 tagojn poste.
  24. “Kotizinta” signifas, ke la koncerna homo pagis sian kotizon al la Centra Oficejo.

2. Kompetenteco

  1. La Komitato estas la supera instanco de la Organizo. Ĝi:

    1. difinas la ĝeneralan agadon de la Organizo;
    2. elektas estraranojn kaj rajtas eksigi ilin;
    3. decidas pri la agado de la Estraro;
    4. aprobas la buĝeton kaj ekzamenas la financojn de la Organizo;
    5. decidas pri akcepto kaj eksigo de Landaj kaj Fakaj Sekcioj;
    6. decidas pri akcepto kaj eksigo de Honoraj Prezidantoj kaj de Honoraj Membroj;
    7. decidas pri eksigo de Patronoj;
    8. decidas pri reglamentoj;
    9. decidas pri aliaj aferoj ne rezervitaj al aliaj organoj aŭ instancoj.
  2. La Komitato ankaŭ povas decidi pri ĉiuj aferoj, pri kiuj kompetentas la Estraro aŭ unuopa estrarano; komitata decido tiam nuligas kontraŭan estraran aŭ estraranan decidon.

3. Komitato kaj anstataŭantoj

  1. Ĉiu landa kaj faka sekcio devas nomumi sia(j)n komitatano(j)n A skribe al la Ĝenerala Sekretario. Plej malfrue kun sia nomumo, landa aŭ faka sekcio devas skribe informi la Ĝeneralan Sekretarion pri kiom ĝi pagis al la Organizo pro sia kotizo priskribita de artikolo 10.(3) de la Statuto. Se landa aŭ faka sekcio pagis tiun kotizon pere de Landa Asocio de UEA aŭ de alia organizo, aŭ se tiun kotizon ricevis UEA, tion devas skribe konfirmi la Landa Asocio aŭ alia organizo aŭ, respektive, UEA, plej malfrue kun tiu nomumo. Nomumo estas nevalida se la Ĝenerala Sekretario ne ricevas tian konfirmon.
  2. Landa Sekcio aŭ Faka Sekcio rajtas malnomumi (eksigi) komitatanon A nomumante alian komitatanon A skribe al la Ĝenerala Sekretario.
  3. Nomumo de anstataŭanto de komitatano A devas esti farita skribe al la Ĝenerala Sekretario de la koncerna komitatano A aŭ de estrarano de la koncerna Landa aŭ Faka Sekcio. Okaze de nomumo de malsamaj anstataŭantoj valoras la decido de la komitatano A.
  4. La Ĝenerala Sekretario devas ricevi nomumon de anstataŭanto plej malfrue dum la unua sesio de la kunveno, aŭ antaŭ la koncerna sesio, dum kiu la komitatano estu anstataŭata.
  5. Ĉiu komitatano A povas nomumi nur unu anstataŭanton por ĉiu sesio. Se la anstataŭanto jam estas komitatano aŭ anstataŭanto, la anstataŭanto ekhavas aldonan voĉon. Dum la koncerna sesio la anstataŭata komitatano havas neniujn komitatajn rajtojn.
  6. Estraranoj ne rajtas esti anstataŭantoj.
  7. Kunsidestro ne rajtas esti anstataŭanto.
  8. Neniu komitatano rajtas esti anstataŭanto de du aŭ pliaj komitatanoj.
  9. Neniu rajtas esti anstataŭanto de tri aŭ pliaj komitatanoj.

4. Reta voĉdono

  1. Ĉiu komitatano rajtas postuli retan voĉdonon pri iu ajn decidota punkto. Se la Komitato estas kunvenanta, reta voĉdono okazas se la Komitato akceptas la postulon. Se la Komitato ne estas kunvenanta, reta voĉdono aŭtomate okazas.
  2. Se du komitatanoj postulas sekretan voĉdonon, tiam la balotado okazu laŭ sekreta reta voĉdono.
  3. Gvidas retan voĉdonadon la Ĝenerala Sekretario.
  4. La Komitato povas laŭ bezono per decido ŝanĝi la teknologion uzatan por retaj voĉdonoj.
  5. La proceduro komenciĝas per la ricevo de la propono fare de la Ĝenerala Sekretario. Plej malfrue unu semajnon post la ricevo de la propono, la Ĝenerala Sekretario ekigas debatan fazon, kiu daŭras minimume sep tagojn, per reta informo al la komitatanoj. La Estraro rajtas plilongigi la debatan fazon okaze de vigla debatado. Se en la debata fazo aperas proponoj modifi la proponitan tekston, la mastrumanto de la debato voĉdonigas tiujn proponojn.
  6. La voĉdona fazo daŭras 9 tagojn. La Estraro anoncu la rezulton plej malfrue 3 tagojn post la fino de la balotado.
  7. Reta voĉdono estas kvoruma se almenaŭ duono de la komitato voĉdonas. Sindetenoj ankaŭ estas voĉdonoj.
  8. Se la voĉdono estas senrezulta laŭ la Reglamento pri voĉdonadoj, oni konsideros tion decido ne voĉdoni rete pri tiu propono.

5. Okazo kaj kunvoko de kunveno

  1. Ordinara komitatkunveno okazas unu fojon jare; krome, eksterordinaraj komitatkunvenoj okazas laŭnecese.
  2. Ordinara kunveno okazas dum, kaj en la kadro de, la Internacia Junulara Kongreso (IJK). Se la kunvokanto opinias tion utila, ĝi povas komenciĝi maksimume tri tagojn antaŭ la IJK aŭ finiĝi tri tagojn post la IJK.
  3. Kunvokas ordinaran kunvenon la Ĝenerala Sekretario, kiu sendas skriban inviton al ĉiu homo nomumita kiel komitatano por la koncerna oficperiodo, ĉiu anstataŭanto kaj al la Ĝenerala Direktoro, kaj kopie al ĉiu landa kaj faka sekcio almenaŭ 30 tagojn antaŭ la komenco de la kunveno. Kun la invito estas sendata la tiam valida teksto de la Statuto, de la Regularo pri Kunlaboro inter UEA kaj TEJO, kaj de la reglamentoj.
  4. Eksterordinara kunveno okazas kiam tion postulas aŭ la Estraro, aŭ kvinono de la komitatanoj, aŭ la Estraro de UEA se ĉi tiu opinias ke la Estraro de la Organizo ne funkcias kaj ke tiu nefunkciado devas esti urĝe traktata.
  5. Kunvokas eksterordinaran kunvenon aŭ la Ĝenerala Sekretario aŭ la instanco kiu postulas ĝin. La kunveno devas okazi en urbo, elektita de la kunvokanto, kie estas oficejo de la Organizo/UEA, aŭ en internacia Esperanto-renkontiĝo tiucele aprobita de la Estraro de TEJO. La kunvokanto sendas skriban inviton al ĉiu komitatano, ĉiu anstataŭanto kaj al la Ĝenerala Direktoro kaj kopie al ĉiu landa kaj faka sekcio, almenaŭ 50, sed ne pli ol 80, tagojn antaŭ la komenco de la kunveno. La invito informas pri la loko, tago kaj horo de la unua sesio de la kunveno, kaj enhavas proponon pri la tagordo.

6. Partopreno en kunveno

  1. Ĉiu komitatano povas ĉeesti, paroli kaj voĉdoni en ĉiu kunveno de la Komitato.
  2. Ĉiu membro, Honora Membro, Honora Prezidanto, Patrono, komisionano kaj komisiito de la Organizo povas ĉeesti kaj paroli en ĉiu kunveno de la Komitato. La Komitato povas tamen decidi ke iu(j) aŭ ĉiuj el ĉi tiuj ne povas paroli.
  3. Ĉiu homo ne jam aludita povas ĉeesti, sed ne povas paroli, dum ĉiu kunveno, se la Komitato ne decidas kontraŭ ties ĉeesto. La Komitato tamen povas decidi ke iu(j) aŭ ĉiuj el tiuj ĉi povas paroli.
  4. La artikoloj 3.5 kaj 12.2 de la Reglamento ne kontraŭas tiun ĉi artikolon.

7. Dumkunvenaj labororganoj

  1. La dumkunvenaj labororganoj de la Komitato estas la Propona Komisiono kaj la Voĉdona Komisiono. Ĉiu labororgano havas almenaŭ du membrojn.
  2. Por ĉiu labororgano la Kunsidestro surloke petas kandidatiĝojn, kaj la komitato grupe akceptas aŭ malakceptas la kandidatojn, krom se du komitatanoj postulas sekretan voĉdonon laŭ artikolo 14 de la Reglamento pri la Komitato.
  3. La Propona Komisiono laŭpete helpas komitatanojn pretigi proponojn por la Komitato. Antaŭ la elektoj ĝi ankaŭ prezentas al la Komitato la nomojn de ĉiuj kandidatoj. La Komisiono povas rekomendi kandidatojn kiuj, laŭ la takso de la Komisiono, bone plenumus la respondecojn de la koncernaj oficoj se ili estus elektitaj. Membroj de la Komisiono ne kandidatas.
  4. La Voĉdona Komisiono kontrolas la komitatanecon de ĉiu homo, kiu deziras partopreni la kunvenon kiel komitatano, kontrolas la kvorumon kaj laŭnecese nombras, aŭ nombrigas al cifereca sistemo, voĉojn dum la kunveno kaj raportas al la Komitato. Membroj de la Komisiono ne kandidatas.

8. Kvorumo

  1. Kunveno estas kvoruma kaj decidopova kiam ĝin partoprenas almenaŭ triono de la komitatanoj.
  2. Kvorumon en kunveno kontrolas la Ĝenerala Sekretario kaj, post la starigo, la Voĉdona Komisiono.

9. Tagordo

  1. Proponojn pri tagorderoj oni sendas al la kunvokanto plejmalfrue 15 tagojn antaŭ la komenco de la kunveno.
  2. La kunvokanto kompilas por la kunveno tagordproponon kiu enhavas ĉiun proponitan eron kaj krome la jenajn devigajn erojn:

    1. Malfermo
    2. Eventuala elekto de kunsidestro
    3. Proponoj pri:

      • Voĉdona Komisiono
      • Propona Komisiono
    4. Fikso de cetera tagordo
  3. La tagordpropono estas prezentita al la kunveno je la malfermo, kaj la kunveno laboras laŭ ĝi ĝis inkluzive ero 4.
  4. La kunveno tiam amendas la tagordproponon eventuale aldonante, modifante aŭ nuligante erojn ĝis la akcepto de la tuta propono.
  5. Post tiu akcepto eblas amendi la tagordon nur per dutriona plejmulto.

10. Prezidado kaj protokolado

  1. La Komitaton prezidas Kunsidestro elektata de la Komitato mem. Ordinare la Estraro proponas unu aŭ pli da eblaj kunsidestroj plejmalfrue unu monaton antaŭ la Komitatkunveno kaj la Komitato elektas per reta voĉdono. Prefere la Kunsidestro ne estu Komitatano.
  2. Respondecas pri la protokolado de la kunveno de la Komitato la Ĝenerala Sekretario. La Ĝenerala Sekretario povas laŭbezone nomumi protokolantojn.
  3. La Ĝenerala Sekretario sendas unu kopion de la protokolo al ĉiu Komitatano, anstataŭanto, landa kaj faka sekcio, ene de 30 tagoj.
  4. La protokolo ekvalidas 15 tagojn post ĝia dissendo se en tiu periodo neniu ĉeestinta Komitatano aŭ anstataŭanto postulas retan voĉdonon, proponante specifan ĝustigon. La valida protokolo estas la unusola aŭtoritata dokumento pri la kunveno.

11. Proceduro

  1. Post akcepto de la tagordo, la Komitato traktas ĉiun tagorderon laŭvice, sub gvido de la Kunsidestro.
  2. Ekparoli oni povas nur post permeso de la Kunsidestro, kiu ankaŭ povas fari liston de la parolantoj. La Komitato povas laŭbezone decidi pri limigo de la paroldaŭro de ĉiu parolanto dum la trakto de difinita tagordero.
  3. Se ne prezentiĝis specifa propono pri iu tagordero, komitatano povas paroli ĝenerale pri tiu tagordero, aŭ povas prezenti specifan proponon rilate ĝin.
  4. Se prezentiĝis specifa propono pri iu tagordero, komitatano povas paroli pri tiu propono aŭ povas proponi amendi ĝin.
  5. Kiam neniu komitatano deziras plu paroli pri iu propono aŭ amendo-propono, la Kunsidestro fermas la diskutadon pri tiu, kaj voĉdonigas la Komitaton.
  6. La Kunsidestro rajtas grupigi proponojn en unu voĉdonadon laŭ artikolo 2 de la Reglamento pri voĉdonadoj.
  7. Malgraŭ la ceteraj punktoj de artikolo 11 de la Reglamento, komitatano rajtas fari unu el la jenaj proceduraj proponoj (kiuj estas tiuj voĉdonendaj sen diskuto) kiam ajn dum la konsido, akirinte parolpermeson de la Kunsidestro:

    1. Tuj voĉdoni pri la propono diskutata;
    2. Tuj voĉdoni pri la amend-propono diskutata;
    3. Grupigi proponojn en unu kompara voĉdono laŭ artikolo 2 de la Reglamento pri voĉdonadoj, aŭ malfari tian decidon de la Kunsidestro;
    4. Paŭzi dum dek minutoj;
    5. Fermi la diskutadon sen voĉdono kaj ektrakti la venontan tagorderon;
    6. Okazigi retan voĉdonon laŭ artikolo 4 de la Reglamento.

12. Voĉdono en kunveno

  1. Post fermo de la diskuto pri iu propono, oni voĉdonas pri tiu.
  2. Gvidas la voĉdonon la Kunsidestro. Krom laŭ la proceduro priskribita en artikolo 5 de la Reglamento pri voĉdonadoj, la Kunsidestro ne rajtas voĉdoni. La Voĉdona Komsiono povas deklari, ke estas evidenta plimulto pore aŭ kontraŭe, krom se iu ajn partoprenanto kontraŭas tion.
  3. Se la voĉdonado estas senrezulta:

    1. Se temas pri la unua voĉdono pri tiu propono, aŭ pri decido nepre farenda pro priskribo de la Statuto aŭ reglamentoj, oni remalfermas la diskuton pri tiu propono kaj, kiam tiu diskuto estas finita, voĉdonas plian fojon.
    2. Se ne temas pri la unua voĉdono de la Komitato pri tiu propono, oni konsideras tion decido ne voĉdoni pri tiu propono.
  4. Krom laŭ la proceduro priskribita en artikolo 12.3 de la Reglamento, oni voĉdonas nur unu fojon pri iu propono dum unu kunveno.

13. Sekreta voĉdono

  1. Ĉiu voĉdono pri nombro da elekteblaj kandidatoj, elekto de estrarano, komitatanoj Ĉ, komisiitoj kaj komitatanoj A de UEA por la Organizo (sed ne pri membroj de la labororganoj) estas farita sekrete laŭ la proceduro priskribita en artikolo 2 de la Reglamento pri voĉdonadoj.
  2. Sekreta voĉdono okazas ankaŭ por decido pri Honora Membro, Honora Prezidanto, akcepto aŭ eksigo de landa aŭ faka sekcio kaj krome kiam ajn du komitatanoj tion postulas. Tiam sekreta voĉdono okazas laŭ la proceduro priskribita en la artikolo 13 de la Reglamento pri la Komitato.
  3. Okaze de sekreta voĉdono, gvidas la voĉdonadon kaj nombras la voĉojn la Voĉdona Komisiono. Ĝi zorgas, ke ĉiu partoprenanto voĉdonas per la sama metodo, kaj ke faritaj voĉdonoj ne estas poste ligeblaj al partoprenantoj.

14. Elektoj

  1. La tenantoj de la oficoj en la Estraro de TEJO, nome la Prezidanto, la Vicprezidanto(j), la Ĝenerala Sekretario kaj la Kasisto, devas esti elektitaj al specifa ofico. Tio signifas, ke devas okazi aparta elekto por ĉiu el tiuj oficoj. Oni voĉdonas unue por la Prezidanto, due por la Kasisto, trie por la Ĝenerala Sekretario kaj kvare por la Vicprezidanto(j).
  2. Kiam la nombro de elekteblaj kandidatoj ne estas priskribita de la Statuto aŭ reglamentoj, la Komitato devas unue decidi kiom da estraranoj aŭ ofico-tenantoj ĝi maksimume elektos, antaŭ ol ĝi elektas. Pro la proceduro priskribita en artikolo 2 de la Reglamento pri voĉdonadoj, povas esti elektitaj malpli da estraranoj aŭ ofico-tenantoj ol la maksimumo decidita de la Komitato, sed ne povas esti elektitaj pli da estraranoj aŭ ofico-tenantoj ol tiu maksimumo.
  3. Se post du provoj elektiĝis neniu kandidato en voĉdonado por Prezidanto, Kasisto aŭ Ĝenerala Sekretario:

    1. Oni okazigas voĉdonadon en kiu la Komitato rajtas voĉdoni por iu ajn Individua Membro de TEJO;
    2. Estas validaj voĉdonoj kie la nomo estas skribita nekomplete, esperantige, uze de kromnomo, kun nekutima latinliterigo aŭ ortografia eraro, kondiĉe ke tutkonsente laŭ la Voĉdona Komisiono la volo de la elektanto estas klara preter ĉiu nepreteksta dubo kaj ne estas risko de konfuzo kun alia membro de TEJO;
    3. La kandidatoj kiuj ricevas pli ol unu voĉo iras al dua voĉdono laŭ la proceduro priskribita en artikolo 2 de la Reglamento pri voĉdonadoj. Se malpli ol 2 kandidatoj ricevis pli ol unu voĉo, ĉiuj voĉdonitaj kandidatoj iras al la dua rondo.
    4. Elektita kandidato kiu ne mem kandidatiĝis devas esti tuj kontaktita persone, telefone aŭ rete de la Kunsidestro por peti lian akcepton de la ofico.
    5. Okaze ke la elektito malakceptas aŭ dum akceptebla tempokvanto la Kunsidestro ne sukcesas kontaktiĝi kun li, la Komitato komencas novan baloton laŭ la sama proceduro. La eblo akcepti la postenon ĉesas kiam alia elektita kandidato akceptas ĝin.

15. Elekto de Komitatanoj Ĉ

  1. Elekto de Komitatanoj Ĉ povas okazi per reta voĉdono aŭ dum komitatkunveno.
  2. En ambaŭ okazoj estu almenaŭ 15 tagoj inter la anonco kaj la voĉdonado, dum kiu tempo eblas kandidatiĝi.
  3. La voĉdonado sekvas la proceduron en artikolo 3 de la Reglamento pri voĉdonadoj.
  4. Se elektiĝas malpli da Komitatanoj Ĉ ol permesas la reglamentoj kaj Statuto, ne bezonas okazi nova voĉdono.

Reglamento pri elekto de komitatanoj B

  1. Pri la nombro de elekteblaj komitatanoj B validas la pli alta el la membrocifero je la komenco de la elektoproceduro kaj la membrocifero je la 31-a de decembro de la antaŭa jaro.
  2. La Ĝenerala Sekretario anoncas en la oficiala gazeto la nombron de elekteblaj komitatanoj B kaj invitas kandidatojn. La Ĝenerala Sekretario anoncas ankaŭ limdaton por la ricevo de la kandidatiĝoj en la Centra Oficejo, kiu devas esti minimume 45 tagojn post apero de la anonco.
  3. Valida kandidatiĝo konsistu el:

    1. Nomo de la kandidato.
    2. Biografieto kaj deklaro pri la movadaj celoj de la kandidato, kiuj kune ampleksas maksimume 100 vortojn.
    3. Subskribo de la kandidato.
    4. Subtenleteroj aŭ subtenaj subskriboj de minimume 5 individuaj membroj el minimume 2 landoj.
  4. Post la difinita limdato oni kalkulas la nombron de validaj kandidatiĝoj. La Ĝenerala Sekretario aperigas en la oficiala gazeto la nomojn kaj sinprezentojn de la kandidatoj.
  5. Komitatanoj B estas elektataj per reta voĉdono. Gvidas retan voĉdonadon la Ĝenerala Sekretario.
  6. La Estraro difinas la teknologion uzatan por voĉdono de Komitatanoj B kiu respektu la sekvajn kriteriojn:

    1. Nur Individuaj Membroj povas voĉdoni.
    2. Ĉiu Individua Membro povas voĉdoni nur unufoje.
    3. Eblas voĉdoni por maksimume tiom da kandidatoj kiom estas la nombro de elekteblaj kandidatoj.
    4. La esprimita voĉdono estas sekreta.
  7. La provizoraj rezultoj ĝis la fino de la voĉdonperiodo estas sekretaj.
  8. Plej malfrue unu semajnon post la apero de la kandidatlisto, la Ĝenerala Sekretario ekigas la balotadon per reta informo al la individuaj membroj.
  9. Rajtas voĉdoni la individuaj membroj en la jaro, kiam la elektoproceduro komenciĝis kaj la individuaj membroj en la jaro kiam ĝi finiĝas.
  10. La balotado daŭras 15 tagojn. La Estraro anoncu la rezulton plej malfrue 3 tagojn post la fino de la balotado.
  11. Ne estas necesa ajna kvorumo.
  12. La voĉdono sekvas la proceduron en artikolo 3 de la Reglamento pri voĉdonadoj. Oni informas pri la rezulto en la oficiala gazeto.
  13. Okaze ke la nombro da elektitaj kandidatoj estas malpli alta ol la nombro da elekteblaj kandidatoj laŭ la artikolo 4.2 de la Ĝenerala Reglamento, okazu nova elekto laŭ la artikolo 2 de ĉi tiu reglamento. La anonco pri la nova elekto devas aperi ene de 90 tagoj ekde la elekto de la anonco de la rezultoj de la antaŭa elekto.
  14. Okaze de morto, grava malsano, demisio, perdo de komitataneco aŭ ŝanĝo de komitataneco de Komitatano B, okazu nova elekto laŭ la artikolo 2 de ĉi tiu reglamento. La anonco pri la nova elekto devas aperi ene de 60 tagoj ekde la ekskomitataniĝo, krom se estas malfermita kandidatiĝprocezo laŭ la artikolo 13 kaj eventuale plilongiĝos la anoncperiodo je minimume 60 kromaj tagoj.

Reglamento pri elekto de komitatanoj C

  1. La Ĝenerala Sekretario anoncas al la Junaj Amikoj de Esperanto la la kandidatiĝeblon kiel komitatanoj C kaj invitas kandidatojn. La Ĝenerala Sekretario anoncas ankaŭ limdaton por la ricevo de la kandidatiĝoj kiu devas esti minimume 45 tagojn post apero de la anonco.
  2. Valida kandidatiĝo konsistu el:

    1. Nomo de la kandidato.
    2. Biografieto kaj deklaro pri la movadaj celoj de la kandidato, kiuj kune ampleksas maksimume 100 vortojn.
    3. Subskribo de la kandidato.
    4. Subtenleteroj aŭ subtenaj subskriboj de minimume 5 Junaj Amikoj de Esperanto el minimume 2 landoj.
  3. Post la difinita limdato oni kalkulas la nombron de validaj kandidatiĝoj kaj, se venis neniu kandidatiĝo, remalfermas la kandidatiĝperiodon dum kromaj 45 tagoj ĝis kiam venas almenaŭ unu kandidatiĝo.
  4. La Ĝenerala Sekretario aperigas en la oficiala gazeto kaj en mesaĝo al la Junaj Amikoj de Esperanto la nomojn kaj sinprezentojn de la kandidatoj
  5. La Ĝenerala Sekretario en tiu mesaĝo sendas detalajn informojn pri la reta platformo elektita de la Estraro por la reta baloto de komitatanoj C kaj la limdato por voĉdoni kiu devas esti minimume 15 tagojn post apero de la anonco.
  6. La reta platformo por elekto de Komitatanoj C devas respekti la sekvajn kriteriojn:

    1. Nur Junaj Amikoj de Esperanto povas voĉdoni.
    2. Ĉiu Juna Amiko de Esperanto povas voĉdoni nur unufoje
    3. Eblas voĉdoni nur por unu kandidato.
    4. La esprimita voĉdono estas sekreta.
    5. La provizoraj rezultoj ĝis la fino de la voĉdonperiodo estas sekretaj.
  7. La voĉdono sekvas la proceduron en artikolo 2 de la Reglamento pri voĉdonadoj. Oni informas pri la rezulto en la oficiala gazeto kaj en mesaĝo al la Junaj Amikoj de Esperanto
  8. La mesaĝoj al la Junaj Amikoj de Esperanto povas esti senditaj aparte aŭ kadre de bulteno regule sendata al ĝi.

Reglamento pri elekto de estraranoj

1. Starigo de elekta komisiono

  1. Tuj post elekto de nova estraro, la komitato nomumas la membrojn de Elekta Komisiono.
  2. Okaze de malmembriĝo de membro de la komisiono, la estraro rajtas nomumi novan membron. La Komitato validigas tiun ŝanĝon per reta voĉdono.
  3. Rajtas membri en la komisiono:
    • Komitatanoj de TEJO
    • Komisiitoj de TEJO
    • Eksaj estraranoj de TEJO
    • Individuaj membroj de TEJO kiuj pro speciala kompetenteco povas fari gravan kontribuon al la laboro de la komisiono.
  4. Ne rajtas membri en la komisiono ajna kandidato al la nova estraro.
  5. Estraranoj kiuj kandidatiĝas por la nova Estraro konsilas al la Komisiono.

2. Kompetenteco de la elekta komisiono

  1. La Elekta Komisiono serĉas kandidatojn por la Estraro kaj akceptas kandidatiĝojn.
  2. La Komisiono esploras, ĉu kandidato estas taŭga por posteno en la estraro, aŭ eventuale rekomendas ekster-estraran postenon.
  3. La Komisiono priesploras, konsilas kaj laŭeble okazigas trejnkurson por kandidatoj al la Estraro.
  4. La Komisiono zorgas, ke inter la kandidatoj al la Estraro estu sufiĉe da diversaj kompetentoj kaj lertoj por kovri la ĉefajn agadkampojn de la Estraro. La Komisiono serĉu la kandidatojn strebante kunmeti teamon el diversa aĝo, genro kaj loĝloko.

3. Taŭgeco de kandidatoj

Por decidi pri la taŭgeco de la kandidatoj, estas rekomendite ke la Elekta Komisiono uzu inter aliaj la jenajn konsiderojn:

  1. Novaj kandidatoj rajtas kandidatiĝi por ĉiu ajn posteno krom tiu de Prezidanto. Iamaj kaj nunaj Estraranoj, Komitatanoj, Komisiitoj, oficistoj kaj volontuloj dum sume almenaŭ unu plena mandato kalkulita laŭ la tempo de la voĉdono rajtas kandidatiĝi por la posteno de Prezidanto. Escepto al tio validas nur okaze de risko, ke la posteno de Prezidanto restos vaka.
  2. Spertoj de la kandidato.
  3. Kapablo de la kandidato kunlabori en teamo.
  4. Trejnkursoj ĉeestitaj de la kandidato.
  5. Partopreno de la kandidato en almenaŭ unu estrarkunsido.
  6. Pozitive estas se kandidato jam iel (ekzemple kiel komisiito aŭ volontulo) aktivas rekte en TEJO.
  7. Kandidato estu preta iĝi komisiito por kunlabori kun la estrarano kies postenon la kandidato ŝatus transpreni.

4. Procezo

En okazo de alelekto por aktuale oficanta Estraro, la procezo estas senprokrasta kaj laŭeble rapida. En okazo de ordinara elekto de nova Estraro la Elekta Komisiono kaj kandidatoj respektas jenajn limdatojn:

  1. Plej laste la 20-an de marto de la jaro de la elektoj la Komisiono sendas al la Komitato raporton pri sia agado, kiu enhavas minimume informojn pri tio, kie estis publikigita anonco pri serĉado de kandidatoj.
  2. Plej laste la 30-an de aprilo de la elektojaro la Komisiono sendas al la Komitato raporton pri sia agado, kiu enhavas minimume informojn pri tio, kie estis publikigita anonco pri serĉado de kandidatoj kaj pri nombro de kontaktitaj kandidatoj.
  3. Kandidatoj sin anoncu ĉe la Centra Oficejo aŭ ĉe la Komisiono plej laste la 30-an de junio de la elektojaro. Nova kandidatiĝo konsistas minimume el vivresumo kaj motiviga letero.
  4. Plej laste la 5-an de julio de la elektojaro la Komisiono sendas al la Komitato raporton pri sia agado, kiu enhavas minimume informojn pri nombro de kandidatoj, kiuj sendis validajn kandidatiĝojn laŭ la punkto 3.
  5. La Komisiono rajtas plu akcepti novajn kandidatiĝojn post la limdato. Informojn pri la risko, ke iu el la postenoj restos vaka kaj pri daŭra akceptado de kandidatiĝoj devas enhavi la raporto menciita en la punkto 4.
  6. Plej laste 15 tagojn antaŭ komenco de la komitatkunveno la Komisiono sendas al la Komitato finan raporton, en kiu ĝi rekomendas al la Komitato kandidatojn al la nova Estraro. La raporto devas minimume enhavi la rekomenditajn kandidatojn kaj proponita(j)n teamo(j)n kaj alkroĉite la kompletajn kandidatiĝojn de ĉiuj kandidatoj kaj informon pri liverodatoj de kandidatiĝoj alvenintaj post la 30-a de junio.
  7. La Komisiono rajtas sendi plian raporton en alia momento, se tio necesas por bone informi la Komitaton, speciale okaze de kandidatiĝoj por postenoj, kiuj riskus resti vakaj aŭ retiritaj kandidatiĝoj.
  8. La laboro de la Komisiono finiĝas en la momento de elektiĝo de la nova Estraro.
  9. Se la Elekta Komisiono malfruas pri io el la menciitaj limdatoj, la Estraro esploras la kialojn kaj povas laŭbezone proponi al la Komitato elekton de novaj membroj por la Elekta Komisiono.

Reglamento pri la estraro

1. Kompetenteco

  1. La Estraro estas la ĉefa plenuma instanco de la Organizo. Ĝi:

    1. plenumas la decidojn de la Komitato;
    2. prezentas estraran raporton al la Komitato;
    3. prezentas proponon de buĝeto kaj financajn rezultojn al la Komitato;
    4. decidas pri kontraktoj kun aliaj organizoj aŭ personoj;
    5. nomumas komisiitojn;
    6. nomumas la redaktorojn de Kontakto kaj aliaj eldonaĵoj;
    7. elektas inter si respondeculon pri kontrolado de la efektivigo de la decidoj de la Komitato kaj de la Estraro;
    8. decidas pri la Internacia Junulara Kongreso;
    9. decidas pri Patronoj, krom pri ties eksigo;
    10. fiksas la internan funkciadon de la Estraro;
    11. ĝenerale zorgas pri la glata funkciado de la Organizo.
  2. La Estraro povas decidi pri ĉiuj aferoj pri kiuj kompetentas unuopa estrarano; estrara decido tiam nuligas kontraŭan estraranan decidon.

2. Oficoj

  1. La ofico-tenantoj de la Organizo estas la Prezidanto, la Vicprezidanto(j), la Ĝenerala Sekretario kaj la Kasisto.
  2. La Prezidanto gvidas la laboron de la Organizo, prezidas la Estraron kaj verkas laborplanojn por la Estraro. La Prezidanto aŭ persono indikita de la Prezidanto respondecas pri la enhavo de la publikaĵoj menciitaj en la artikolo 1.1, punkto F, kaj prizorgas ilian kontrollegadon antaŭ publikigo. Kiam, laŭ la priskriboj de tiu ĉi Reglamento, la Estraro povas asigni aŭ transdoni oficojn aŭ estrarajn fakojn, la Prezidanto povas, se estas aparta urĝo, mem fari tion; la Prezidanto devas samtempe rete voĉdonigi la Estraron pri tiu decido, kiu nuliĝas se ĝi ne estas aprobita per tiu reta voĉdono.
  3. La unua, dua kaj tria Vicprezidantoj laŭnecese sinsekve anstataŭas la Prezidanton kaj tiam havas la samajn devojn kaj rajtojn kiel la Prezidanto. Se la Komitato ne elektis Vicprezidanton, la Estraro povas elekti Vicprezidanto(j)n inter siaj membroj. Se la Komitato elektis plurajn Vicprezidantojn sen decidi pri iliaj sinsekvoj, la Estraro povas decidi pri la sinsekvo.
  4. La Ĝenerala Sekretario preparas la estraran raporton, gvidas la nomumon de la komitatanoj retajn kaj poŝtajn voĉdonojn kaj respondecas pri la protokolado de la kunvenoj de la Komitato.
  5. La Kasisto preparas la buĝeton kaj kontrolas la financojn de la Organizo.
  6. Okaze de morto, grava malsano, demisio aŭ nefunkcio de ofico-tenanto, la Estraro povas laŭnecese asigni aŭ transdoni oficon al estrarano. La Estraro tiam ankaŭ povas laŭnecese asigni aŭ transdoni oficon al ne-estrarano, kiu tamen ne fariĝas estrarano krom se tiu homo estas alelektita al la Estraro fare de la Komitato. La Komitato povas nuligi ajnan decidon pri asigno aŭ transdono de oficoj.

3. Estraraj fakoj

  1. Ĉiu estrarano, ĉu ofico-tenanto aŭ ne, povas havi unu aŭ plurajn estrarajn fakojn.
  2. La Estraro povas laŭnecese asigni aŭ transdoni estrarajn fakojn al estraranoj aŭ, okaze de neceso, al estrara komisiito kiu ne estas estrarano.

4. Alelektoj

  1. La Komitato povas alelekti estraranojn kiam estas vaka posteno. Tiam alelekto devas okazi dum kunveno de la Komitato.
  2. Kiam estas vaka posteno de estrarano pro morto, grava malsano aŭ demisio de estrarano, la Estraro povas proponi alelekton de specifa kandidato per reta voĉdono de la Komitato. Tia reta voĉdono okazas laŭ la priskriboj de la Reglamento pri la Komitato.

5. Kunvenoj kaj voĉdonoj

  1. La Estraro laŭnecese okazigas estrarajn kunvenojn kaj laŭnecese voĉdonas kunvene aŭ rete.
  2. Kvorumo en kunvena aŭ reta voĉdono estas tri estraranoj.
  3. Ĉiu estrarano rajtas voĉdoni en estrara voĉdono; okaze de egaleco de poraj kaj kontraŭaj voĉoj, propono malakceptiĝas.
  4. Ĉiu estrarano povas iniciati retan voĉdonon de la Estraro, uzante teknologion elektitan de la Ĝenerala Sekretario kaj aprobitan de la Estraro. La voĉdonsistemo klare informu pri la proponanto, la propono kaj ties dato. La proponanto ebligas voĉdonon al ĉiu estrarano. La estraranoj sendas siajn respondojn plej malfrue 7 tagojn post la dato de la propono. La Ĝenerala Sekretario informas pri la rezultoj de la voĉdono.

6. Repagoj kaj kostoj

  1. Estrarano rajtas al repago de labor-kostoj kaj al repago de vojaĝ- kaj restad-kostoj por partopreni estraran kunvenon kiu ne okazas dum la Internacia Junulara Kongreso. Estrarano ankaŭ ĝuas rabaton de 50 % al la plena kotizo por partopreni la Internacian Junularan Kongreson; la kongresa komitato rabatas 25% de la normala kotizo kaj la Organizo rabatas pliajn 25%.
  2. La Estraro povas fari regulojn por priskribi aŭ limigi la rajton al repago de kostoj ene de buĝeto aprobita de la Komitato.

7. Estrara raporto

  1. La Estraro prezentas ĉiujare raporton al la Komitato pri la funkciado, agado kaj stato de la Organizo de la jaro.
  2. La Ĝenerala Sekretario sendigas la estraran raporton al ĉiu komitatano kaj kopie al ĉiu landa kaj faka sekcio, al la Ĝenerala Direktoro kaj al la observanto de la Estraro de UEA ĉe la Estraro de la Organizo ĝis la 31-a de marto.
  3. Estraranoj ne voĉdonas pri akcepto de la Estrara raporto.

8. Aliaj aferoj

Pri ĉiuj aliaj aferoj rilate al la funkciado de la Estraro decidas la Estraro mem.

Reglamento pri la trejnistaro kaj la trejnadoj de TEJO

1. Difinoj

  1. Trejnado estas kapabligo per uzo de neformaledukadaj metodoj, kiu kombinas teoriajn kaj praktikajn elementojn.
  2. Trejnisto estas homo oficiale agnoskita de TEJO por liveri trejnadon.

2. Enkonduko

  1. Konsiderante, ke estas statuta celo de TEJO “plibonigi la konojn kaj organizajn kapablojn de siaj aktivuloj kaj instigi ilian kulturan evoluon” kaj ke kapabligo estas esenca por pli kvalita agado de la organizo, TEJO organizas trejnadojn kaj establis la TEJO-trejnistaron.
  2. La TEJO-trejnistaro respondecas pri kapabligo en TEJO, la TEJO-trejnistoj estas tiuj, kiuj liveras trejnadojn kaj tiel servas al la estraro, al la sekcioj kaj al membroj por ilia evoluo.

3. TEJO-trejnadoj

  1. Kiam TEJO aŭ sekcio de TEJO planas organizi TEJO-trejnadon, ordinare ĝi anoncu tion al la komisiito pri Aktivula Trejnado de TEJO.
  2. La komisiito pri Aktivula Trejnado konsultu la TEJO-trejnistaron kaj konsilu, se troveblaj, taŭgajn TEJO-trejnistojn.
  3. La organizantoj de la TEJO-trejnado rajtas elekti tamen alian TEJO-trejniston aŭ serĉi alian trejniston ekster la Esperanto-movado, se la kondiĉoj ne estas kontentigaj.
  4. Fine de ĉiu TEO-trejnado la TEJO-trejnistoj devas kolekti retrokuplojn de la trejnitoj kaj, ideale, sendi al ili posttrejnadan liveraĵon.
  5. Liveraĵoj aŭ raporto kaj kolekto de la retrokuploj devas esti senditaj al la komisiito pri Aktivula Trejnado.
  6. Pago de eventuala honorario devas okazi post tiu sendado.
  7. Kapabligaj sesioj aŭ kursoj, kiuj ne estas gvidataj de agnoskita TEJO-trejnisto, ne estas nomataj TEJOtrejnadoj.

4. TEJO-trejnistoj

  1. La TEJO-trejnistaro konsistas el la TEJO-trejnistoj.
  2. Tiuj, kiuj sekvis trejnprogramon de trejnado por trejnistoj organizatan de TEJO estas konsiderataj TEJO-trejnistoj.
  3. Rajtas aliĝi al la TEJO-trejnistaro tiu, kiu partoprenis trejnadon por trejnistoj organizatan de alia instanco agnoskata de TEJO kaj regas Esperanton je taŭga nivelo. Pri la agnosko decidas la komisiito pri Aktivula Trejnado.
  4. Rajtas aliĝi al la TEJO-trejnistaro aliaj homoj, kondiĉe ke ili plenumu la sekvajn kondiĉojn:

    1. petas al la komisiito pri Aktivula Trejnado aliĝi al la TEJO-trejnistaro;
    2. havu taŭgan lingvonivelon pri Esperanto;
    3. prezentu motivleteron kaj rekomendleteron de almenaŭ du aktivaj TEJO-trejnistoj;
    4. estu fakaj pri temo, kiun la TEJO-trejnistaro bezonas;
    5. pretu liveri trejnadon en Esperanto kun observado de almenaŭ du aktivaj TEJO-trejnistoj kaj ricevas de ili pozitivan pritakson; kaj
    6. plenumas unu el la sekvaj kondiĉoj:

      1. havas profesian, atestitan sperton kiel trejnisto; aŭ
      2. havas universitatan edukon pri eduksciencoj
  5. Estas konsiderataj kiel aktivaj TEJO-trejnistoj tiuj, kiuj:

    1. liveris almenaŭ 8 horojn da TEJO-trejnado dum la kuranta aŭ pasinta suna jaro,
    2. estas individuaj membroj aŭ patronoj de TEJO en la kuranta jaro,
    3. ne deklaris sin neaktiva.
  6. TEJO-trejnisto, kiu ne estis aktiva dum almenaŭ unu jaro, povas reaktiviĝi liverante 3-horan TEJO-trejnadon kun du aliaj TEJO-trejnistoj kiel observantoj, se ili donas pozitivan retrokuplon.
  7. Estas konsiderataj kiel komencanta TEJO-trejnisto de TEJO tiuj, kiuj liveris malpli ol 8 horojn da trejnado.
  8. Estas konsiderataj kiel ora TEJO-trejnisto de TEJO tiuj, kiuj liveris almenaŭ 50 horojn da trejnado.
  9. La komisiito pri aktivula trejnado rajtas eksigi TEJO-trejniston se tiu, kadre de sia agado kiel TEJO-trejnisto, intence agas kontraŭ la celoj de TEJO, malplenumas la esencajn kondiĉojn por agado en ĝi aŭ kaŭzas eksterordinaran damaĝon al TEJO aŭ al aliaj trejnistoj. Eksigito rajtas apelacii al la Estraro kaj, okaze de konfirmo de la decido, al la Komitato de TEJO.

5. Gvidado

  1. La Estraro de TEJO elektas el siaj membroj respondeculon pri aktivula trejnado, kiu ankaŭ respondecas pri la trejnistaro.
  2. La Estraro de TEJO elektas el la aktivaj TEJO-trejnistoj unu aŭ plurajn komisiitojn pri Aktivula Trejnado, kiu(j) gvidas la TEJO-trejnistaron. Se estas pluraj komisiitoj, oni pludifinas specifajn agadkampojn. La komisiitoj pri Aktivula Trejnado estas komune respondecaj pri la decidoj asignitaj al la komisiito pri la Aktivula Trejnado.
  3. La Komitato rajtas, laŭ peto de almenaŭ du aktivaj TEJO-trejnistoj, malvalidigi la elekton kaj taski al la Estraro elekton de alia komisiito.
  4. Dum la posteno de komisiito pri Aktivula Trejnado vakas, la respondeca estrarano gvidas la TEJO-trejnistaron.

6. Komunikado

  1. La komisiito pri aktivula trejnado zorgas elekti maksimume du oficialajn komunikkanalojn de la trejnistaro.
  2. La komisiito pri aktivula trejnado organizas regule telekomunikajn kunsidojn kaj renkontiĝojn por TEJO-trejnistoj.
  3. En ĉiu evento, en kiu ĉeestas almenaŭ kvarono de la aktivaj trejnistoj de TEJO, oni laŭeble organizu kunsidon de la TEJO-trejnistaro.

7. Financoj

  1. La financaj rimedoj je dispono de la TEJO-trejnistaro estas la Trejnista Fonduso.
  2. La komisiito pri Aktivula Trejnado, kun konsento de la respondeca estrarano, rajtas nomumi kaj malnomumi Kasiston de la TEJO-trejnistaro.
  3. La Kasisto de la TEJO-trejnistaro havas aliron al konto de TEJO dediĉita al la TEJO-trejnistaro.
  4. La Komisiito pri Aktivula Trejnado, la respondeca estrarano pri Aktivula Trejnado kaj la Kasisto de la TEJO-trejnistaro rajtas decidi, kun konsento de almenaŭ du el ili, pri elspezoj kadre de la pretigita buĝeto de TEJO aŭ el la Trejnista Fonduso.
  5. Ĉiu ano de la TEJO-trejnistaro, kiu ricevas honorarion kaj liveras trejnadon en evento organizata de UEA, TEJO, de ĝiaj asocioj kaj sekcioj aŭ de tie respektivaj filioj kaj grupoj, ĝiras 10 elcentojn de la honorario al la Trejnista Fonduso.

8. Ŝanĝoj

  1. La Komitato de TEJO rajtas amendi ĉi tiun reglamenton.
  2. Ordinare la TEJO-trejnistaro estas konsultita antaŭ ol amendi la reglamenton.
  3. Se la TEJO-trejnistaro volas doni al si alian organizan formon, ĝi bezonas aprobon de la Komitato por daŭre uzi la nomon TEJO. Tiukaze la Trejnista Fonduso restas je dispono de la TEJO-trejnistaro.

Reglamento pri voĉdonadoj

1. Ordinaraj voĉdonoj

  1. Ordinara voĉdono okazas por tiuj voĉdonoj, en kiu nek estas regulara priskribo voĉdoni laŭ alia sistemo nek estas eksplicita decido uzi alian voĉdonsistemon.
  2. Oni voĉdonas por, kontraŭ aŭ sindetene.
  3. Se la plejmulto ne sindetenas, tiu el la poro kaj la kontraŭo kiu havas la plimulton venkas krom se alia sojlo estas atingenda de la poro laŭ la reglamento.

2. Paroranga metodo

  1. Voĉdonado inter pluraj opcioj povas okazi laŭ la tiel nomata “Paroranga metodo”.
  2. Ĉiu voĉdonanto ordigas la opciojn laŭ propra prefero.
  3. La voĉdonanto rajtas ordigi plurajn opciojn en sama vico.
  4. Ne estas devige ordigi ĉiun opcion, neordigitaj opcioj estas konsiderataj kiel malpreferataj ol la ordigitaj.
  5. Se la plejmulto de la voĉdonoj estas blankaj, la voĉdonado estas senrezulta.
  6. Estas neelektitaj la opcioj, kiuj ne estas ordigitaj en almenaŭ duono de la voĉdonoj.
  7. Komence de la kalkulado, la duopaj kombinoj de ĉiuj opcioj estas listigitaj.
  8. Por ĉiu kombino estas indikita kiel venkanto tiu, kiu ricevis pli altan vicordon en pli da balotiloj. Kaze je egaleco la venkanto estas tiu kiu estas preferata laŭ la egalecrompanto.
  9. Ĉiuj kombinoj estas ordigitaj laŭ voĉdiferenco.
  10. Kaze de egaleco da voĉdiferencoj, estas listigita unue tiu paro, en kiu la malvenkanto plejsupre jam aperis kiel malvenkanto. Kaze je plua egaleco, estas listigite unue tiu paro, en kiu la venkanto plejsupre jam aperis kiel venkanto. Kaze je plua egaleco, estas listigita unue tiu paro, kies malvenkanto estas malpreferata laŭ la egalecrompanto.
  11. Laŭ la vico de la ordigitaj paroj, oni markas la preferon de la venkanto super la venkato, ignorante la parojn, kiuj kreus preferciklon.
  12. La plejpreferata kandidato estas la venkanto.
  13. Kaze ke la voĉdonado antaŭvidas plurajn venkantojn, la kalkulado rekomencas de la punkto 8, sen plu konsideri la kombinojn, en kiuj aperas venkinta kandidato, ĝis la maksimuma nombro da venkintoj estas elektitaj aŭ ĝis kiam ne plu estas elekteblaj opcioj.

3. Unuopa Transdonebla Voĉo

  1. Voĉdonado inter pluraj opcioj kun pli ol unu venkanto povas okazi laŭ la metodo nomata “Unuopa Transdonebla Voĉo”.
  2. Ĉiu voĉdonanto ordigu la opciojn laŭ propra prefero.
  3. La voĉdonanto ne rajtas ordigi plurajn opciojn en sama vico.
  4. Ne estas devige ordigi ĉiun opcion, neordigitaj opcioj estas konsiderataj kiel malpreferataj ol la ordigitaj.
  5. Estu fiksita elektiĝkvoto egala al la kvanto da voĉoj dividitaj per la kvanto da venkantoj plus unu (Hagenbach-Bischoff-kvoto).
  6. Estu elektitaj tiuj kiuj ricevas pli da voĉoj ol la elektiĝkvoto, konsiderante por ĉiu voĉdono la unuan preferon.
  7. Se la kvanto da nemalelektitaj opcioj egalas la kvanton da elekteblaj opcioj, ĉiuj estas elektitaj kaj la voĉdonado finiĝas.
  8. La diferenco inter la ricevitaj voĉoj kaj la elektiĝkvoto estas la kromvoĉoj.
  9. Transdonado de voĉoj al specifa opcio ankoraŭ neelektita kaj nemalelektita okazu dividante la kromvoĉojn de la transdonanto per la entutaj voĉoj de la transdonanto oble la kvanton da voĉdonoj de la transdonanto en kiu la specifa opcio estas la unua pluelektebla post la transdonanto (Gregory-metodo).
  10. Se, post la transdono, opcio superas la elektiĝkvoton, tiu estu elektita kaj oni revenu al punkto 7.
  11. Se post la transdono neniu opcio superas la elektiĝkvoton kaj restas elektebla posteno, la opcio kun malplej da voĉoj estu malelektita.Se pliaj opcioj havas same malmulte da voĉoj, malelektiĝas tiu kun malplej da unuaj preferoj (kaj eventuale da duaj kaj sekve ĝis la elĉerpo de la preferordo) en la originalaj balotiloj. Kaze je egaleco malelektiĝas la malpreferata laŭ la egalecrompanto.
  12. La voĉoj de la malelektito estu transdonitaj al la sekva plueelektebla opcio en la voĉdono.
  13. Se post la transdono, opcio superas la elektiĝkvoton, tiu estu elektita kaj oni revenu al punkto 7. Alikaze oni revenu al punkto 11.

4. Senrezultoj kaj sindetenoj

  1. Se la plejmulto aŭ la duono de la voĉdonantoj sindetenas, la voĉdonado estas senrezulta.
  2. Blanka balotilo en papera sekreta voĉdono estas konsiderata kiel sindeteno.

5. Egaleco

  1. Kaze de voĉdono, kiu rezultas en egaleco kun efiko, dum komitatkunveno decidas la kunsidestro.
  2. Kaze de reta voĉdono kiu rezultas en egaleco rete, decidas la prezidanto.
  3. Kaze de egaleco en voĉdono laŭ artikolo 2 aŭ 3 la egalecrompanto, laŭ punkto 1 aŭ 2, devas indiki kompletan vicordon kun ĉiuj opcioj kaj neniu el ili ĉe sama vico.
  4. La egalecrompanto ne ricevas informon pri kiuj kandidatoj egalas kaj ties voĉo ne estas sekreta. Tamen, la voĉo prefere ne estu publikigita kaj, kaze ke tio estas teknike ebla, eĉ la Voĉdona Komisiono ne estu sciigita.
  5. La relativa prefero de la egalecrompanto estas uzata nur por fari distingon inter tiuj opcioj, kiuj ne donas venkanton laŭ artikolo 1, 2 aŭ 3, kaj ne povas ŝanĝi la rezulton en alia maniero.

6. Voĉdonado

  1. Dum komitatkunveno, kaze je ordinara nesekreta voĉdono, la komitatanoj voĉdonas per manlevo. Oni levas unu manon po rajtigata voĉo.
  2. La Voĉdona Komisiono nombras kiom da komitatanoj voĉdonas pore, kiom voĉdonas kontraŭe kaj kiom sindetenas.
  3. La Voĉdona Komisiono povas deklari, ke estas evidenta plimulto pore aŭ kontraŭe, krom se iu ajn komitatano kontraŭas tion.
  4. Kaze je sekreta voĉdono, oni voĉdonas sur blankaj paperpecoj subskribitaj de la Voĉdona Komisiono.
  5. En komitataj voĉdonoj pri personoj (krom en la proceduro priskribita en la artikolo 14.3.2 de la Reglamento pri la Komitato) la Voĉdona Komisiono preparas balotilon kun la nomo de ĉiu kandidato, ordigita laŭ la ĉefa nomo skribita nacilingve per latinaj literoj. La voĉdonanto voĉdonas markante numeron apud la specifa homo.
  6. Kaze je preferorda voĉdonado, laŭ artikolo 2 aŭ 3, la numero 1 markas la plej preferatan.
  7. La Voĉdona Komisiono rajtas utiligi komputilan helpon, aprobitan de la Komitato, en la voĉdonkalkulado.

Reglamento pri Honoraj Membroj kaj Honoraj Prezidantoj

  1. Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) havas laŭ sia Statuto Honorajn Membrojn kaj Honorajn Prezidantojn.
  2. TEJO honoras ne pli ol unu personon en ĉiu jaro, ĉu kiel Honoran Membron, ĉu kiel Honoran Prezidanton.
  3. Membroj de la gvidorganoj de TEJO ne rajtas elektiĝi kiel Honora Membro aŭ Honora Prezidanto dum ili oficas en la koncerna organo, nek dum unu jaro ekde sia eksiĝo.
  4. Proponon pri elekto de Honora Membro aŭ de Honora Prezidanto faras, aŭ la Estraro, aŭ dek komitatanoj, aŭ 25 Individuaj Membroj loĝantaj en almenaŭ kvin diversaj landoj. Ĝin ricevas la Ĝenerala Sekretario.
  5. La Estraro konsideras proponon laŭ la meritoj, kaj prezentas al la Komitato kun siaj rekomendoj. Specife, la Estraro povas rekomendi, ke propono elekti personon Honora Prezidanto estu traktita kiel propono elekti la koncernan personon Honora Membro.
  6. La elekto de Honora Membro aŭ Honora Prezidanto fare de la Komitato ekvalidas, nur kiam tiu persono akceptas la honoron.
  7. Honoraj Membroj kaj Honoraj Prezidantoj de TEJO ricevas la samajn servojn kiel patronoj de TEJO.

Reglamento pri la Internacia Junulara Kongreso

1. Okazigo kaj karaktero

TEJO ĉiujare okazigas sian Internacian Junularan Kongreson (“IJK”), kiu estas manifestacio de la tutmonda esperantista junulara komunumo kaj celas plifortigi la interkomprenon kaj amikecon inter junuloj de ĉiuj landoj.

2. Invito

La kongreson invitas landa sekcio aŭ, se mankas landa sekcio en la kongresa lando, alia Esperanta organizo.

3. Kongresa kontrakto

  1. La kongreso okazas laŭ kontrakto farita de TEJO kun la invitanto.
  2. La kongresa kontrakto devas enhavi la jenajn kondiĉojn:

    1. la kongreson organizos kongresa komitato laŭ buĝeto aprobita de TEJO;
    2. la kongreso respektos la Statuton kaj reglamentojn de TEJO;
    3. la kongresanoj kontraktos pri sia partopreno kun la invitanto aŭ la kongresa komitato;
    4. la kondiĉoj de la unuopaj kontraktoj de partopreno devos esti aprobitaj de TEJO;
    5. la kongreso pagos al TEJO por la kredito de la ĝenerala spezokonto sumon egalan al 3 procentoj de program-, loĝ- kaj manĝkotizoj;
    6. se la Centra Oficejo administros iun kotizon, ĝi subtrahos makleraĵon de maksimume 5 procentoj;
    7. la eventuala profito de la kongreso apartenos trione al TEJO por la kredito de la ĝenerala spezokonto, trione al TEJO por la kredito de la Rezervo IJK kaj trione al la invitanto;
    8. la eventualan deficiton de la kongreso transprenos:

      1. unuavice la Rezervo IJK (aŭ, se ĝi elĉerpiĝos, la Junulara Fondaĵo), sed nur ĝis la pli malalta el:

        1. dudekono de la sumo de la buĝetitaj kostoj; kaj
        2. triono de la kredita saldo de la Rezervo IJK en la dato de la kongresa kontrakto; kaj
      2. duavice, po duone, la ĝenerala spezokonto de TEJO kaj la invitanto; kaj
    9. la kongresa komitato regule raportos kaj al TEJO pri la evoluo de la kongresaj financoj.
    10. La individuaj membroj kaj la patronoj de TEJO rajtas je rabato pri la partoprenkotizo, kiu superas la kotizon por individua membreco, kiu rajtigas la rabaton.