Donackampanjo

Averaĝa donaco € 285,57

TEJO bezonas vin!

Dum kelkaj jaroj, TEJO ricevis administran subvencion de la programo Erasmus+. La kondiĉo por ricevi tiun subvencion rilatas al la nombro de dungitoj (en 2025, la subvencio estis 125 mil eŭroj, kun kondiĉo pri dungo de minimume 5 oficistoj plentempe). Komence de 2026, TEJO havis 6 oficistojn (ne ĉiuj plentempe): ĝeneralan direktoron, subvencipetiston, eksterrilatiston, kunordiganton de volontuloj, kongresan oficiston kaj komunikiston. 

Danke al tiu stabo, TEJO sukcesis, interalie:

  • realigadon de muzikaloj kaj la unua televidserio en Esperanto;
  • realigadon de la unua ekstereŭropa IJK ekde la pandemio, kun speciala donackampanjo por subteni 18 junulojn per la fonduso “Partoprenu IJK-n”;
  • aprobon de mocio rilata al lingvaj rajtoj en Forumo Junulara Eŭropa;
  • realigadon de diversaj seminarioj kaj aktivaĵoj kun eksteraj organizoj (ekzemple, Kipra Junulara Konsilio, Eŭropa Parlamento, ktp);
  • elektiĝon kiel la sola junulara organizo ĉe la Estraro de CoNGO (Konferenco de NRO-j en rilato kun UN);
  • kampanjon por revivigo de Pasporta Servo kaj baldaŭa publikigo de nova libreto;
  • renovigon de retejo;
  • profesiigon de ĉeesto en sociaj retoj, kun kreado de filmetoj en Esperanto kaj pri Esperanto en platformoj kiel TikTok kaj Instagram.

Bedaŭrinde, por 2026, TEJO ne ricevis la administran subvencion. La nericevo signifas, ke bedaŭrinde plejparto de la oficistaro devas ĉesi labori por TEJO (la finoj de kontraktoj okazas inter marto kaj junio). La restanta oficisto estos la kunordiganto de volontuloj, ĉar tio estas postulo de aparta subvencio por volontuloj de Eŭropa Solidara Korpuso.

Kiom multe bezonas TEJO?

Laŭ la publikigita buĝeto, la malgajno en 2026 estos ĉirkaŭ 20 mil eŭroj, kiu devenas ĉefe de dungokostoj. 

Tial, TEJO celas akiri 25 mil eŭrojn per tiu donackampanjo. Kun tiu mono, ni povos funkcii ĝis 2027 sen debetoj kaj havi ian modestan financan rezervon kaj malpliigi (sed bedaŭrinde ne nuligi) la efikon de la nericevo de la subvencio sur la kvaliton de nia laboro. Ni planas por 2027 denove peti la administran subvencion de Erasmus+ kaj daŭrigi la agadon de la organizo kun profesia stabo.

Kiel donaci?

Se vi povas pagi per eŭroj, la plej facila maniero donaci estas per banka ĝiro al:

Wereld Esperanto-Jongeren Organisatie (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO))

IBAN: NL40 BUNQ 2291 0039 33

BIC: BUNQNL2A

Referenco: donackampanjo + via nomo AŬ donackampanjo + anonima (kaze ke vi ŝatus resti anonima)

Se vi ne povas fari bankĝiron, vi povas donaci al TEJO per la UEA-konto tejo-l aŭ per nia PayPal-konto info@tejo.org. Por donaci per kreditkarto alklaku la butonon “Donacu”.

Averaĝa donaco € 285,57

Kion diras niaj subtenantoj?

Jen kion kelkaj el niaj subtenantoj diras:

La elekto [subteni TEJO-n] naskiĝas el simpla konvinkiĝo, ke la partopreno de la junuloj bezonas esti subtenata en konkreta maniero, ne nur deklarata kiel valoro. Renkontiĝoj, trejnado, internaciaj kunlaboroj postulas kontinuecon, kaj kontinueco bezonas rimedojn.

Bunta Esperanto Asocio (BEA)

Kvankam ni bonvenigas ĉiujn aĝojn [en la teamo] la plejparto de niaj partoprenantoj estas junuloj. Samtempe junuloj estas tiu grupo kun malplej da mono kaj plej da tempo ĝui Esperanton, pro tio estas nature al ni subteni TEJO-n.

Esperanta-Teamo de Roskilde Festivalo

Ĉu estas aliaj manieroj subteni?

Se vi interesiĝas subteni TEJO-n sed ne povas fari donacon, jen aliaj manieroj subteni nin:

  • Membriĝu! Se vi ne havas monon por iĝi membro, ekkonu la fondaĵon Canuto. 
  • Konsideru partopreni en IJK .
  • Disvastigu tiun donackampanjon inter viaj amikoj kaj konatoj.
  • Se vi interesiĝas helpi TEJO-n, baldaŭ estos alvokoj por specifaj aferoj, kiujn vi povos fari. Sekvu niajn sociajn retojn kaj vi ekscios. 

Lastaj donacoj

  • Donation icon
    Maxwell donacis € 16,00
    3 semajnoj antaŭe
  • Donation icon
    Gerald donacis € 50,00
    3 semajnoj antaŭe
  • Donation icon
    Anonima donacis € 30,00
    3 semajnoj antaŭe
  • Donation icon
    Donor donacis € 10,00
    1 monato antaŭe
  • Donation icon
    Esperanto-teamo de Roskilde Festivalo donacis € 8 000,00
    1 monato antaŭe
  • Donation icon
    Bingludantoj donacis € 280,00
    2 monatoj antaŭe
  • Donation icon
    Òscar donacis € 10,00
    3 monatoj antaŭe
  • Donation icon
    D. Pires Silveira donacis € 5,00
    3 monatoj antaŭe
  • Donation icon
    Federazione Esperantista Italiana donacis € 200,00
    4 monatoj antaŭe
  • Donation icon
    jean-claude donacis € 50,00
    4 monatoj antaŭe
  • Donation icon
    Jongmi donacis € 30,00
    4 monatoj antaŭe
  • Donation icon
    Jacob donacis € 100,00
    4 monatoj antaŭe
  • Donation icon
    Vittorio donacis € 20,00
    4 monatoj antaŭe
  • Donation icon
    Albert donacis € 20,00
    4 monatoj antaŭe
  • Donation icon
    Jonathan donacis € 50,00
    4 monatoj antaŭe
  • Donation icon
    Angelos donacis € 125,00
    4 monatoj antaŭe
  • Donation icon
    Anonima donacis € 500,00
    4 monatoj antaŭe
  • Donation icon
    Francis Soghomonian donacis € 50,00
    4 monatoj antaŭe
  • Donation icon
    Frank donacis € 50,00
    4 monatoj antaŭe
  • Donation icon
    Mariusz donacis € 50,00
    4 monatoj antaŭe
  • Donation icon
    Anonima donacis € 20,00
    4 monatoj antaŭe
  • Donation icon
    Anonima donacis € 200,00
    5 monatoj antaŭe
  • Donation icon
    Kristjan donacis € 350,00
    5 monatoj antaŭe
  • Donation icon
    Albert donacis € 10,00
    5 monatoj antaŭe
  • Donation icon
    Clara Bracke donacis € 50,00
    5 monatoj antaŭe
  • Donation icon
    Manuela donacis € 50,00
    5 monatoj antaŭe
  • Donation icon
    Katalin donacis € 20,00
    6 monatoj antaŭe
  • Donation icon
    Anonima donacis € 10,00
    6 monatoj antaŭe
  • Donation icon
    Gabriele donacis € 20,00
    6 monatoj antaŭe
  • Donation icon
    Michael donacis € 50,00
    6 monatoj antaŭe
Averaĝa donaco € 285,57

Scroll to Top