Home > Intervjuoj > Ekkonu la novan TEJO-volontulinon Livia Noghi

Ni ĝojas prezenti al vi la novan volontulinon de TEJO Livia Noghi!

Kiom da jaroj vi havas kaj de kie vi estas?
Mi nomiĝas Livia, mi estas 28 jaraĝa kaj mi venas el Rumanio.

Kial vi decidis iĝi TEJO-volontulo?
Mi volis iĝi TEJO-volontulo, ĉar la ŝanco aspektis esti ĝuste tio, kion mi serĉis de ESC-sperto. Mi volis sperti ion novan, lerni ion novan, esti ĉirkaŭita de diverseco.

Pri kio vi okupiĝos pleje en la Centra Oficejo?
En la Centra Oficejo mi administros la retpoŝton de TEJO kaj aliajn kontojn. Mi ankaŭ respondecos pri la ĉiutagaj administraj taskoj en la oficejo.

Kion vi faras en via eksterEsperantuja vivo, rilate al studoj kaj laboro?
Mi finis miajn studojn en 2016 kaj poste mi laboris en diversaj kampoj. Antaŭ veni al Roterdamo, mi tradukis el/en la rumana, hungara kaj angla. Mi volis profiti la ŝancon de la programo ESC kiam tio ankoraŭ eblas, do mi prenis paŭzon el mia kutima laboro. 

Rakontu iomete pri viaj ĝisnunaj esperantaj aktivaĵoj.
Nuntempe mi decidis fokusiĝi nur pri mia volontula sperto, por plene mergi min en ĝin. Ĉu tio ŝanĝiĝos aŭ ne, ĝi dependas de kiel aferoj evoluos. Nuntempe, inter lerni la lingvon, lerni miajn taskojn kaj akomodiĝi al nova urbo, nova medio, esti volontulo estas pli ol plentempa laboro.
Antaŭ ol kandidatiĝi por la posteno de ESC-volontulo ĉe TEJO mi havis malmultan aŭ neniun sperton rilate al Esperanto. Mi simple aŭdis pri ĝi antaŭ kelkaj jaroj kaj lernis kelkajn vortojn, nur por amuzo, sed jen. De kiam mi eksciis, ke mi iĝos TEJO-volontulo, mi partoprenis intensan kurson de Esperanto, kiu iris rimarkinde bone. Estas mirinde kiom multe vi povas lerni en ĉirkaŭ 12 lecionoj, se vi vere atentas. Do mi supozas, ke mia esperanta agado ĝis nun konsistas el lernado de ĝi. Sed ĝi iras bone.

Kion vi ŝatus lerni kaj sperti dum via volontulado?
Dum mia volontulado mi ŝatus sperti diversecon, kulturan riĉecon, multkulturan medion kaj labori en internacia komunikado. Mi ankaŭ ŝatus lerni novan lingvon, eble pli, lerni kiel labori kun homoj el la tuta mondo ĉiutage, plibonigi min profesie kaj persone, kaj plene ĝui tiun sperton en Roterdamo kiu okazas unufoje en la vivo.

Kion signifas por vi esti esperantisto?
Mi dirus, ke estas tro frue por diri, kion signifas por mi esti esperantisto, sed laŭ la malmulta sperto, kiun mi havis ĝis nun, mi vidis, ke ĝi kunigas homojn, sendepende de lingvaj kaj kulturaj diferencoj. Ĉi tio estas mia deirpunkto.

2 Comments, RSS

  • Patricio Agustín Iglesias

    says on:
    dimanĉo dimanĉo 17- 17UTC Oktobro 2021 at 03:19

    Gratulon el Argentino, Livia! Bonŝancon! Sendube ĉi tiu volontulado estos ege utila sperto!

  • PAUL DESAILLY

    says on:
    lundo lundo 18- 18UTC Oktobro 2021 at 20:57

    Bondezirojn kaj dankojn al Livia

    Tre scivolema estas mi pri Esperanto en Rumanio char lau miaj samreligianoj la reghino de Rumanio en la jaroj inter la mondmilitoj estis kaj esperantisto kaj bahaano. Tamen mi serchas validajn fontojn por (mal)pruvi tiun aserton.

    Chu mi ghuste supozas ke Livia kaj Lidia kaj Lydia fakte estas la sama nomo? Livia: imperiestrino en antikva Romo, Lidia (Lydia) Zamenhof, ktp?

    Amike

    Paulo (ne la Apostolo)

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.