Home > Aliaj > TEJO-Trejnista Renkontiĝo okazis en Bjalistoko

La 12-an de decembro okazis en Bjalistoko TEJO-Trejnista Renkontiĝo

“Estis riĉa tago”, rakontas la Vicprezidanto de TEJO Inès Kahin, kiu gvidis kaj kunordigis la tagon, helpe de la komisiito pri Aktivula Trejnado David Ruíz i Sánchez.

“La trejnistoj estis tre entuziasmaj. Ni parolis pri la projektoj en kiuj estas nun TEJO, kaj ni cerbumis pri eblaj novaj projektoj, inkluzive TnT – Trejnado por Novaj Trejnistoj, kiun mi tre ŝatus okazigi.”

Dum la tago, la TEJO-volontulo Manu Guaroa oficiale iĝis TEJO-trejnisto. 

Manu jam estas trejnisto ekster Esperantujo, kaj dum la evento li trejnis esperante antaŭ spertaj TEJO-trejnistoj, kiuj favore pritaksis lian trejnadon pri politika pledo.

Adone, okazis trejnado de KuboF Hromoslav, kiu sinproponis por prezenti “Kiel organizi vian scion, por nenion forgesi kaj rapide retrovi”. 

“Estis fruktodona tago kaj la etoso estis tre bona”, rakontas Inès, “kaj dum la tagmanĝo ni ĝuis polajn specialaĵojn: pierogoj (pierogi) kaj kvaso (kwas)!”

Manu Guaroa prezentas trejnadon pri politika pledo
Tagmanĝo kun polaj specialaĵoj

4 Comments, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Αυτός ο ιστότοπος χρησιμοποιεί το Akismet για να μειώσει τα ανεπιθύμητα σχόλια. Μάθετε πώς υφίστανται επεξεργασία τα δεδομένα των σχολίων σας.