Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

Iĝu TEJO-volontulo en Roterdamo (2025-2026)!

Kadre de Eŭropaj Solidaraj Korpusoj (ESK – antaŭe “Eŭropa Volontula Servo”), Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) invitas vin iĝi plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo, Nederlando.

ESK estas malferma al junaj kandidatoj kies aĝo estas inter 18 kaj 30 jaroj kaj kiuj havas loĝpermeson en la landoj listigitaj fine. La volontulado daŭru ideale 12 monatojn, tiel ebligante al multaj akiri tiujn spertojn, ideale ekde septembro aŭ oktobro. Kiel volontulo vi certe lernos memstare labori kaj povos profundigi viajn spertojn, interalie en la sube menciitaj taskoj.

Eblas kandidatiĝi ĝis la 7-a de aŭgusto 2025! 

Pliaj detaloj pri la volontula programo

TEJO serĉas 3 volontulojn por la volontula periodo ekde la 1-a de septembro 2025 ĝis la 31-a de januaro 2027, kun eblaj komencdatoj prefere ekde septembro aŭ oktobro por 12 monatoj.

Volontulado signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de la oganizo, sed estas samtempe persona pliriĉiĝo. La volontulo laboras en la koro de la Esperanto-movado —la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj TEJO—, povas kunlabori pri tre interesaj projektoj (ekz. organizado de aranĝoj, inform-agadoj, kampanjoj aŭ evoluigo de interretaj projektoj), partopreni aranĝojn reprezentante TEJO-n kaj kunlabori en tutmonda medio pri la specifaj agadkampoj de la organizo.

Volontulo povas enkadre de sia volontulado fari sian personan projekton kun temo proksima al agado de TEJO kaj akceptita de TEJO. Kelkaj el multaj ekzemploj estas kreo de artaĵo en Esperanto, helpo al organizado de evento, tradukado de varbaj materialoj en sian denaskan lingvon, programado de utila ilo, starigo de retejo ktp.

Vi ricevos poŝmonon ĉiumonate, senpagan loĝejon kaj repagon de la vojaĝkostoj por alveni Roterdamen kaj por reveni hejmen. La volontulado kutime ankaŭ kovras la kostojn por partopreni diversajn Esperantajn eventojn.

La ideala kandidato

*Ĉar nia laborlingvo estas Esperanto, ni provizos la volontulon per lingvokursoj kun instruisto(j) antaŭ la komenco kaj dum la unuaj monatoj de la volontulado, se la elektita volontulo ankoraŭ ne sufiĉe bone parolas Esperanton. 

Ĝeneralaj taskoj (por ĉiuj volontuloj)

Ni aprezas kandidatojn, kiuj havas lertecon en la tri jenaj kampoj:

Volontulo pri Komunikado

Ideala por homoj kreemaj, entuziasmaj pri sociaj retejoj kun amaso da grafika dezajno.

Ekzemploj de taskoj:

Volontulo pri Eksteraj Rilatoj kaj Projektoj

Por interesataj pri internacia kunlaboro, homaj rajtoj, paco, politikoj kaj subvencipetado.

Ekzemploj de taskoj:

Volontulo por Eventoj kaj Loĝistiko

Taŭgas por homoj praktikemaj, ĝuantaj organizadon, loĝistikon kaj rektan kontakton kun partoprenantoj.

Ekzemploj de taskoj:

Kiel kandidatiĝi

Sendu vian kandidatiĝon retpoŝte al kandidatigxoj@tejo.org, kiu inkludu:

La kandidatiĝperiodo estas malferma ĝis la 7-a de aŭgusto. Gravas scii ke ni pritraktos la kandidatiĝojn kaj organizos la intervjuojn laŭ ordo de ricevado. Ni konsideros kandidatiĝojn senditajn dum la kandidatiĝperiodo ĝis la trovado de taŭgaj kandidatoj, do sendu la vian kiel eble plej frue!

Se vi havas aldonajn demandojn pri la programo, ne hezitu kontakti nin je kandidatigxoj@tejo.org.

Estu parto de tutmonda junulara movado — volontulu por TEJO!

Grave:  TEJO-volontulo devas daŭre labori en la Centra Oficejo en Roterdamo. Civitanoj de Eŭropa Unio kaj Eŭropa Ekonomia Areo povas senprobleme loĝi kaj labori en Nederlando, sed civitanoj el plej multaj aliaj landoj bezonas labor- kaj restadpermeson. Nederlando malfacile disponigas al volontuloj vizojn, male ol aliaj landoj. Tial, Nederlando rajtigas nin nur akcepti volontulojn se vi havas ŝtatanecon de aŭ loĝpermeson en lando de ŝengena zono.