Home > Activities > Aliĝu al interesgrupoj pri Genra Egaleco, Projektoj kaj Juro

Interesgrupo pri Genra Egaleco
Interesgrupo pri Projektoj kaj Subvencipetoj
Interesgrupo pri Juro

Interesgrupo pri Genra Egaleco

Ĉu vi interesiĝas pri la ligoj inter genro kaj junularaj problemoj? Ĉu vi ŝatus esplori pri kiel liberigi nin de genraj ŝablonaĵoj en junulara agado? Ĉu vi volas interŝanĝi kaj helpi en la kreado de bonaj praktikoj en internacia kunteksto? Aliĝu al nia grupo pri genro kaj esploru pri kiel inkludi genran perspektivon en junulara laboro!

Celo de la interesgrupo

La celo de tiu ĉi grupo estas stimuli genran egalecon en la TEJO-reto kaj en aliaj junularaj organizoj pere de edukado rilate al la ligoj inter genro kaj junuloj, kundivido kaj efektivigado de la plej bonaj praktikoj, kaj trejnado pri novaj iloj kaj politikoj rilate al genra egaleco.

Agado

La interesgrupo disponas je materialoj por prepariĝi kaj havas adajn alvokojn kaj kundeciditajn projektojn. Ni uzas komunajn dosierujojn por labori kaj komunikas pere de retpoŝtoj, Google hangouts, skajpalvokoj ktp.
La membroj de la interesgrupo estas invititaj al la retaj diskutoj, konsultoj kaj kunsidoj. Ili kontribuas laŭ siaj kapabloj al la agado de la laborgrupo. Ni kune decidas kiom ofte kaj kiam ni kunsidos. 
La interesgrupo estas medio en kiu ĉiu povos respekteme kundividi opiniojn kaj spertojn.

Kiu povas partopreni?

Ni volas kunigi junajn laboristojn, junajn estrojn, studentojn kaj volontulojn de ĉiu genro, kiuj agadas en TEJO, en asocioj aŭ organizoj kiuj estas partneroj de TEJO, aŭ en aliaj junularaj organizoj kiuj havas komunajn valorojn kun TEJO. Bonvenas spertuloj kaj ankaŭ homoj kiuj volas lerni.

Kiel aliĝi?

Bonvolu plenumi la aliĝformularon ĝis la 28-a de februaro 2019. Ni celas inkludi ĉiujn, sed kaze de granda nombro de interesatoj ni elektos la partoprenantojn surbaze de ilia motiviĝo, tiel kiel elstaras el la aliĝformularo. 
La agendo kaj la dato de la unua kunsido estos komunikitaj komence de marto.

Por pli da informoj, bonvolu kontakti la kunordigantojn de la interesgrupo, Olga (olga.sevcenco@tejo.org) kaj Manuela (manuela.burghelea@tejo.org).

Interesgrupo pri Projektoj kaj Subvencipetoj

Ĉu vi volas helpi al TEJO kaj ĝiaj landaj sekcioj kreski en sia junulara agado per subvenciitaj projektoj? Ĉu vi interesiĝas pri financaj ebloj por TEJO kiel internacie funkcianta organizo kaj pri specifaj fondusoj disponeblaj por antaŭenigi la projektojn de via organizaĵo? Ĉu vi volas interŝanĝi ideojn kaj helpi en la kreado de bonaj praktikoj en la financado kaj efektivigado de niaj projektoj? 
Aliĝu al nia interesgrupo pri projektoj kaj subvencipetoj kaj esploru pri kiel realigi nian junularan laboron!

Celo de la interesgrupo

La celo de tiu grupo estas stimuli bezonatajn kaj konstruajn diskutojn kaj interŝanĝojn kaj ene de TEJO kaj en aliaj junularaj organizoj pere de informado rilate al fondusoj kaj aliaj subvenciaj metodoj. Ni strebas al kundivido kaj efektivigado de la plej bonaj praktikoj kaj al trejnado pri aliro al kono kaj iloj rilate al subvencipetado. Pere de tiu grupo, eblas ankaŭ trovi partnerojn por kunaj projektoj kaj por kunverkado de kandidatiĝoj por subvencioj.

Agado

La laborgrupo disponos je materialoj por prepari sin, kaj havos aktualajn alvokojn kaj elektitajn projektojn. Ni uzos komunajn dosierujojn por labori kaj komunikos pere de retpoŝto, Google hangouts, skajpalvokoj.

La membroj de la laborgrupo estas invititaj al la retaj diskutoj, konsultoj kaj kunsidoj. Ili kontribuas laŭ siaj kapabloj en la aktivecoj de la laborgrupo. Ni kune decidas kiom ofte kaj je kiu horo ni kunsidos.

La laborgrupo estas medio en kiu ĉiuj povos respekteme kundividi konojn, konsiletojn, opiniojn kaj spertojn.

Kiu povas partopreni?

Ni volas kunigi junajn laboristojn, junajn estrojn, studentojn kaj volontulojn kiuj agadas en TEJO, en asocioj aŭ organizoj kiuj estas partneroj de TEJO, aŭ en aliaj junularaj organizoj kiuj havas komunajn valorojn kun TEJO. Bonvenas spertuloj pri subvencipetado kaj ankaŭ homoj kiuj volas lerni.

Kiel aliĝi?

Bonvolu plenumi la aliĝformularon ĝis la 28-a de februaro 2019. Ni celas inkluzivi ĉiujn, sed kaze de granda nombro de interesitoj ni elektos la partoprenantojn surbaze de ilia motiviĝo esprimita en la aliĝformularo.

La agendo kaj la dato de la unua kunsido estos komunikitaj komence de Marto. Por pli da informoj, bonvolu kontakti la kunordigantojn de la interesgrupo, Olga (olga.sevcenco@tejo.org), Manuela (manuela.burghelea@tejo.org) kaj Mounir (mounir.abjiou@tejo.org).

Interesgrupo pri Juro

Ĉu vi ŝatus helpi al TEJO kreski en sia junulara agado ene de jurbazitaj kaj laŭleĝaj kadroj? Ĉu vi interesiĝas pri la reguloj, la rajtoj kaj la devoj de internacie funkcianta organizo? Ĉu vi volas interŝanĝi kaj helpi en la kreado de bonaj juraj praktikoj en internacia kunteksto? 
Aliĝu al nia grupo pri juro kaj esploru pri kiel inkluzivi juran perspektivon en nia junulara laboro!

Celo de la interesgrupo

La celo de ĉi tiu grupo estas stimuli konstruajn debatojn pri laŭleĝeco en la TEJO-reto kaj en aliaj junularaj organizoj pere de trejnado rilate al jura terminaro, juraj konsiloj, juraj rajtoj kaj similaj temoj. Ni strebas al kundividado kaj efektivigado de la plej bonaj praktikoj kaj al trejnadoj pri aliroj al kono kaj iloj uzeblaj en la jura fako. Kiel organizaĵo kiu funkcias ĉefe per volontuloj el la tuta mondo, TEJO dankas se vi povas investi tempon laŭ via disponebleco en sin kaj helpi garantii laŭleĝecon en projektoj por TEJO kaj ĝiaj membraj organizoj.

Agado

La laborgrupo disponas je materialoj por prepariĝi kaj havas kurantajn alvokojn kaj kundeciditajn konsultojn. Ni uzas komunajn dosierujojn por labori kaj komunikas pere de retpoŝtoj, Google hangouts, skajpalvokoj. 
La membroj de la laborgrupo estas invititaj al la retaj diskutoj, konsultoj kaj kunsidoj. Ili kontribuas laŭ iliaj kapabloj en la aktivecoj de la laborgrupo. Ni kune decidas kiom ofte kaj kiam ni kunsidos. 
La laborgrupo estas medio en kiu ĉiuj povos respekteme kundividi konojn, opiniojn kaj spertojn.

Kiu povas partopreni?

Ni volas kunigi junajn laboristojn, junajn estrojn, advokatojn, juristojn, studentojn kaj volontulojn, kiuj agadas en TEJO, en asocioj aŭ organizoj kiuj estas partneroj de TEJO, aŭ en aliaj junularaj organizoj kiuj havas komunajn valorojn kun TEJO. Aparte bonvenas spertuloj pri juro kaj ankaŭ homoj kiuj volas lerni pri la fako.

Kiel aliĝi?

Bonvolu plenumi la aliĝformularon ĝis la 28-a de februaro de 2019. Ni celas inkluzivi ĉiujn, sed kaze de granda nombro de interesitoj ni elektos la partoprenantojn surbaze de ilia motiviĝo esprimita en la aliĝformularo. La agendo kaj la dato de la unua kunsido estos komunikitaj komence de marto.

Por pli da informoj, bonvolu kontakti la kunordigantojn de la interesgrupo, Olga (olga.sevcenco@tejo.org) kaj Clément (clement@tejo.org).