Home > Kongresoj

Kongresoj

La celo de tiu ĉi komisiono estas helpi Esperantajn junularajn eventojn, kun ĉefa fokuso pri nia plej granda evento, la Internacia Junulara Kongreso (IJK). Ni kunigas spertulojn kaj lernemulojn por daŭripova kaj sukcesa organizado de renkontiĝoj. La agado en tiu ĉi komisiono kreas retojn inter Esperantistoj, faciligas kontaktojn, utilas por ricevi konsilojn, ktp. Se vi volas organizi tian agadon, sendube aliĝu. kaj per via helpo kaj la subteno de aliaj membroj ni realigos la plej mojosajn eventojn por ĝui bonegajn programojn dum ni fortigas la Esperantan komunumon. Ne forgesu ke, inter tiuj ni inkludas ankaŭ retajn eventojn!

Respondeca estrarano:

Kontaktadreso:

Telegram-grupo: https://t.me/+_uDWjYQd9ZczMGEx

Moviĝebloj

La celo de la moviĝebla komisiono estas vojaĝigi esperantistojn al kongresoj, renkontiĝoj, seminarioj, kunsidoj, eventoj kaj manifestacioj je la plej malalta prezo. Se ni efektive povas malpliigi la vojaĝkoston, tiam per la sama mono povas vojaĝi pli da homoj.

Komisiito: vaka

Kontaktadreso: movighebloj@tejo.org