Home > Aliaj > 6 TEJO-premiitoj por iri al IJK en Israelo

Ni tre ĝojas anonci la ĉi-jarajn gajnintojn de la Partoprenu IJK-n konkurson. Venis entute 11 kandidatiĝo kaj la estraro de TEJO havis la komplikan taskon elekti la ses premiitojn.

Ni tre ĝojas ke la konkurso estis tiom populara kaj eĉ pli ĉar ĉiuj kandidatoj estis vere bonkvalitaj kaj la estraro longe diskutis kaj tamen bedaŭrinde ne povis subvenicii ĉiujn. Ni ankaŭ ŝatus danki al Martin Schaffer kiu kontribuuis al la konkurso nome de la fonduso „Esperanto Internacia“ kaj tiamaniere ebligis nin pli kvalite helpi al sudamerikanoj.

Ni esperas ke ĉiuj gajnintoj ĝuos la tempon en Israelo kaj plibonigos la programon kaj etoson de la renkontiĝo.

La premiitoj de la subvencio estas Allan Argolo (Brazilo), Anna Maria Koniecpolska-Bień (Pollando), Dorota Rodzianko (Pollando), Ivan Camilo Quintero Santacruz (Kolombio), Veronika Poór (Hungario) kaj Szabolc Szilva (Hungario).

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.