Home > Malfermaj alvokoj > Aktivu en komisiono pri Eksteraj Rilatoj

Ĉu vi ŝatas eksterajn rilatojn? Ĉu vi volas scii kion ni umas tie? Ĉu vi volas testi vian potencialon kaj viajn ideojn pri tio? Ĉu vi vola serĉi novajn ŝancojn por prezenti esperanton kaj TEJOn? Ĉu vi volas renkonti gravulojn en Eŭropo kaj en la tuta mondo aŭ aliajn junulojn kiel vin motivitajn kaj envolvitajn en aliaj organizoj? Ĉu vi volas porti novajn ideojn por eltrovi novajn eksterajn rilatojn kadre de TEJO? Se vi jese respondis al almenaŭ unu el tiuj demandoj… Komisiono pri Eksteraj Rilatoj estas por vi! 

Eksteraj rilatoj estas unu el la agadkampoj de TEJO kiuj plej strategias, interesas kaj necesas evoluon. Ni estas membroj de Eŭropa Junulara Forumo kaj de Internacia Kunordiga Renkontiĝo de Junularaj Organizoj kie ni kunlaboras kun aliaj eŭropaj kaj mondaj junularaj organizoj ankaŭ cele al politika lobio. Sed multon pli ni volas:

  • Difini niajn politikajn poziciojn
  • Starigi taŭgajn politikajn kontaktojn por ilin realigi
  • Evoluigi amaskomunikilan strategion
  • Krei kaj starigi taŭgajn informakanalojn
  • Starigi rilatojn kun instruaj institucioj
  • Esti reprezentitaj en ĉiam pli da eventoj en Eŭropo kaj en la mondo
  • Plibonigi videblon kaj konsideron de esperanto
  • Trovi konstantajn partnerojn
  • Eltrovi novajn manierojn kunlabori
  • Difini konsekvente necesan enhavon de la retejo
  • Homojn, kiuj deziru plenumi tion!

La retlisto: Ni bezonas medion por ke ni povu konstrueme kunlabori al tiaj celoj kaj retlisto ŝajnas esti la plej taŭga. En tiu retlisto indus:

  • Proponi ER-rilatan diskuttemon kaj interŝanĝi opiniojn cele al TEJO.
  • Rimarkigi interesan eblon kaj diskuti kiel TEJO povas eluzi ĝin.
  • Raporti pri la partoprenitaj neesperantistaj eventoj reprezente TEJOn.
  • Raporti pri sukcesaj ER de landaj aŭ fakaj sekcioj.

Por aliĝi al la listo ni petas ke vi sendu al ni retmesaĝon kun mallonga memprezento kaj klarigo pri viaj motivigoj kaj kion vi plejemus fari kadre de eksteraj rilatoj… Kiam? De nun! 😀 Eksteraj rilatoj mojosas!

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.