Home > Malfermaj alvokoj > Aliĝu al trejnado pri atentema kunestado ĉe IJF en Italio

Dum la Internacia Junulara Festivalo en suda Italio, kadre de la Erasmus+ projekto Florigu Egalecon inter Junuloj (FEJ), okazos trejnado pri atentema kunestado, alirebleco kaj egala komunikado.
En pluraj Esperanto-aranĝoj jam funkcias tia sistemo, en kiu pli spertaj partoprenantoj (tiel nomataj “anĝeloj”) volontule helpas al novuloj solvi malfacilaĵojn dum la evento.

Tiu estas bona sistemo, sed foje estas malfacilaĵoj, kiujn oni ne povas solvi simple per bonaj intencoj, ekz. seksĝenado, kiel helpi al handikapulo, kiel helpi al homoj de aliaj kulturaj fonoj. Do ni volas evoluigi la sistemon.

Dum ĉi tiu trejnado vi kunkreos novan sistemon, por establi pozitivan, helpeman, sekuran kaj egalan etoson dum Esperanto-aranĝoj. Dum la trejnado ĉe IJF vi fariĝos unu el la “novaj anĝeloj”, sed la projekto daŭros post IJF, kun celo plibonigi tiajn kondiĉojn ĝenerale en Esperantujo.

Jen provizora programo:
* Atentema kunestado – ĝeneralaj scioj pri homoj de diversaj aksoj de diskriminacio. Kiel respekti tiujn grupojn kaj batali diskriminacion kontraŭ ili.
* Egala komunikado – kiel homoj superregas aliajn, kaj kiel batali tion. Kiel efike kaj etike subteni viktimojn de diskriminacio. Kion signifas konsento kaj kial tio gravas.
* Alirebleco – kiel krei kondiĉojn, por ke pli da homoj el diversaj fonoj partoprenu kaj plenĝuu eventojn.

Ni serĉas partoprenantojn, kiuj estos diligentaj kaj laboremaj pri siaj roloj. Jam antaŭ la trejnado vi ricevos dokumentojn, kiujn necesos legi antaŭ ol alveni. Fine de la trejnado vi ricevos diplomon, kaj ni esperas, ke vi ekagos jam dum la ĉijara Internacia Junulara Kongreso en Hispanio, kaj ĝenerale pri la projekto ene de Esperantujo.

Por aliĝi al la trejnado, plenigu la formularon.

La limdato por aliĝi estas la 18-a de Marto – dek tagoj antaŭ la komenco de IJF. La trejnado ne havas kotizon, tamen vi devos pagi kotizon por IJF. Eventuale estos stipendio por iuj partoprenantoj, sed ni ne povas promesi tion. Se vi bezonos monhelpon, ni konsilas aliĝi kiel eble plej frue, por ke ni havu tempon serĉi solvon.

Se vi legas la priskribon kaj interesiĝas partopreni kiel (partatempa) trejnisto, iru al la aliĝilo por trejnistoj.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.