Home > Aliaj > Alvoko por nova komisiito pri Landa Agado en Azio

Al ĉiuj interesitoj kaj aktivuloj:

TEJO bezonas komisiiton pri Landa kaj Regiona Agado en Azio kiel eble tuj!

Esti aktiva en TEJO donas al vi ŝancon renkonti multajn junajn aktivulojn el aliaj landoj, ekhavi spertojn, kiuj utilos al vi ankaŭ poste, kaj progresigi la celojn kaj idealojn de la Esperanto-movado.

Flegado de la esperanta landa kaj regiona agado estas unu el la agadkampoj kiuj multe influas en la daŭrigado de nia movado, pro tio via kunlaboro estas altvalora kaj esenca. Se vi interesiĝas, jen bona momento paŝi antaŭen kaj kunlabori je pli internacia nivelo en la Azia Esperanta Komunumo.

Kiel komisiito de TEJO vi havos la eblecon labori teame pri diversaj temoj kaj realigi la koncernan eron de la aktuala Laborplano de TEJO.

Celoj de la Komisiono pri Landa kaj Regiona Agado

  • Starigi regulan kontaktadon kun la Landaj Sekcioj de TEJO
  • Peri informojn inter TEJO kaj la Landaj Sekcioj
  • Subteni gejunulojn kiuj volas fondi Landan Sekcion
  • Kunordigi la diversajn manierojn daŭre spertigi niajn aktivulojn, en kongruo kun la bezonoj/interesoj de la Landaj Sekcioj

Praktike, vi kiel komisiito havos la jenajn taskojn:

  • funkciigi kaj gvidi la komisionon
  • organizi tiel, ke la komisionanoj povu laŭeble plej efike kaj ĝuplene kunlabori
  • konsili, helpi, kunligi kaze ke la komisionanoj havas iun ajn demandon, malcerton
  • informi la novajn komisionanojn pri la maniero de kunlaboro
  • prizorgi ke la komisiono realigu la relevantan parton de la aktuala laborplano
  • raporti pri la aktivaĵoj de la komisiono ĉiumonate, krom aŭguste, al la komitato

Bonvolu kontakti la estraranon pri Landa kaj Regiona Agado Ariadna Garcìa Gutièrrez (arita_piscis14@yahoo.es) se estas interesitoj por tiu posteno, kiu nun vakas, limdato por tion fari estos ĝis la 23a de februaro Pliajn detalojn rilate al viaj ĝeneralaj taskoj vi devas mem trakti kun la koncerna estrarano. Atendante vian emon kunlabori por Esperanto salutas vin

TEJO-Estraro

One Comment, RSS

  • Batzaya

    says on:
    vendredo vendredo 5- 05UTC Februaro 2021 at 09:18

    Saluton el Mongolio. Mi volas daŭre esti gastiganto de PASPORTA SERVO.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.