Home > Malfermaj alvokoj > Alvokoj por partopreni la Internacian Junularan Kongreson – 2017 en Togolando

Ĝisdatigo: Partoprenu IJK-n – speciala okazo nur por afrikanoj estas plilongigita por ĉiuj ĝis la 26-a de majo! Ankoraŭ vi povas aliĝi!

Ĝisdatigo: Pri la alvoko “Partoprenu la IJK-n helpita de TEJO kadre de AEJK – Eŭrop-Afrika Junulara Kapabligo”, la limdato por Togolando kaj Benino estas plilongigita ĝis la 26-a de majo!

Ni ĝojas prezenti al vi tri alvokojn por partopreni la IJK-n – Internacian Junularan Kongreson 2017!
La IJK okazos de la 5-a de Aŭgusto ĝis la 12-a de Aŭgusto en Aneho, Togolando. (oficiala retejo de IJK)

 

1- Partoprenu la IJK-n helpita de TEJO kadre de Eŭrop-Afrika Junulara Kapabligo
2- Fonduso: Partoprenu IJK-n – por ekstereŭropunianoj kaj eksterafrikanoj
3- Partoprenu IJK-n – speciala okazo nur por afrikanoj

 

1 – Partoprenu la IJK-n helpe de TEJO kadre de Eŭrop-Afrika Junulara Kapabligo

Ni havas projekton por helpi forajn esperantistojn partopreni kaj ĝui la unuan afrikan IJK-n. Se vi volas veni, tiu alvoko estas por vi!
La
 projekto AEJK (Afrika-Eŭropa Junulara Kapabligo) estas subvenciita de la Eŭropa Unio tra la programo Erasmus+. Ĝi temas pri junulara kapabligo kaj celas trejnadon por kreskigi la trejnadajn kapablojn en nia movado. Ĝi estas kunlaboro inter TEJO kaj 7 partneroj el diversaj landoj (Benino, Burundo, Italio, Kongolando, Pollando, Togolando kaj Slovakio).

Ni invitas vin kandidatiĝi, tiel vi profitos riĉan programon ebligante interkonatiĝon kun homoj de aliaj kontinentoj.

Ĉiuj kostoj (loĝaj, manĝaj, partoprenaj, vizaj kaj vojaĝaj) por partopreni estos pagitaj de la Eŭropa subvencio ricevita de la AEJK projekto. Tamen, malgraŭ la subvencio estas granda defio havi ekvilibran buĝeton pro tio, se vi volas kontribui je parto de via vojaĝo, ni tre bonvenos la proponon. Vi ne bezonas paroli pri tio en via kandidatiĝo kaj ĝi ne estos kriterio por esti elektita.

La elektado de la partoprenantoj okazos kune kun la partnera asocio. Nepras ke la partoprenanto vojaĝu de partnera lando (kaze de TEJO tio estas Nederlando) al IJK. Vojaĝo estos repagita nur de la partneraj landoj. Ni provos organizi solvon plej taŭga por la partoprenantoj.

Kiel partopreni?

Plenigu la formularon ĉe la retejo de AEJK aŭ, se vi preferas, sendu vian kandidatiĝon al aejk.oficejo[ĉe]tejo.org kaj kandidatigxoj[ĉe]tejo.org kun la temo “TEJO – Partoprenu IJK-n – AEJK” kaj rakontu al ni kiu vi estas kaj kial vi volas partopreni la IJK-on.

Ni uzos la sekvajn kriteriojn :

– Partoprenanto devas havi akcepteblan nivelon de Esperanto.
– Balanco pri genro (virinaj, viraj, kviraj kaj aliaj kandidatoj bonvenas)
– Balanco pri devenparto de la lando (regionloĝeco)
– La kandidatoj kiuj proponas programerojn estos valorigitaj
– Preferon havos la kandidatoj kiuj havas pasporton aŭ povas mem akiri ĝin.

Bonvolu en via kandidatiĝo indiki ĉu vi jam havas pasporton. Ni konsideros helpi laŭ niaj rimedoj.

Kandidatoj malpli ol 18-jaraĝaj devas kandidatiĝi sub la respondeco de iu plenkreskulo kiu akompanos ilin.

Elektitaj kandidatoj kiuj ne estas individuaj membroj de TEJO, devos membriĝi en ĝi. Jamaj membroj estos favore konsiderataj.

Bonvolu sendi vian kandidatiĝon ĝis la 26-a de Majo kun motivletero kaj eventuale resumo aŭ dokumentoj pri viaj esperantaj agadoj. Se vi havas demandojn, bonvolu sendi ilin al aejk.oficejo[ĉe]tejo.org

2- Fonduso: Partoprenu IJK-n – por ekstereŭropunianoj kaj eksterafrikanoj

Tradicie la fonduso Partoprenu IJK-on pretas helpi membrojn de TEJO partopreni Internacian Junularan Kongreson. Danke al la Fonduso eblas parte kovri vojaĝkostojn laŭ plej malmultekosta maniero (la gajnintoj ricevos ĝis 80% de ĉiuj vojaĝkostoj), la loĝadon en la plej malmultekosta kategorio kaj la programkotizon.

La Estraro elektos la gajnintojn ĝis la fino de aprilo 2017.

Nepraj kondiĉoj por kandidatiĝi

– Vi loĝas ekster Afriko kaj Eŭropa Unio.
– Vi estas individua membro de TEJO en 2017.
– Vi pretas ricevi kaj realigi taskon de TEJO dum kaj post IJK (la tasko estas interkonsentota kun la TEJO-estraro).
– Vi estas je via unua eksterlanda IJK – AŬ – vi aktive agas en TEJO.

Aliaj kondiĉoj ne nepras sed estos favore konsiderataj

– Bona regado de Esperanto, laŭeble pruvita per atestiloj
– Aktivado en landa aŭ loka organizo
– Malebleco alimaniere financi la partoprenon en la kongreso
– Iniciatemo kaj kapablo memstare kontribui al la programo kaj/aŭ helpi en la organizado

Por kandidatiĝi, plenigu la formularon Partoprenu-IJK-2017.doc kaj kunsendu ankaŭ referencan leteron de minumume unu individua membro de TEJO. Aliaj aldonaj dokumentoj (rekomendoj, motiviga letero, ktp) estas bonvenaj.
S
endu vian kandidatiĝon retpoŝte al kandidatigxoj[ĉe]tejo.org kaj ijk[ĉe]tejo.org kun la temo “TEJO – Partoprenu IJK-n – EEUEA” aŭ paperpoŝte adresita al la Centra Oficejo kun la indiko “TEJO – Partoprenu IJK-n”. Ĝi devas alveni al ni plej malfrue la 21-an de aprilo 2017.

Se vi volas helpi la gejunulojn partopreni la IJK-n, bv. konsideri kontribui al la fonduso “Partoprenu IJK-n”.

La adreso de la Centra Oficejo:
Nieuwe Binnenweg 176
NL-3015 BJ Rotterdam
Nederlando

 

3- Partoprenu IJK-n – speciala okazo nur por afrikanoj

Danke al donacoj de pluraj esperantistoj, TEJO sukcesis starigi specialan fonduson por ebligi multajn afrikajn gejunulojn partopreni la Internacian Junularan Kongreson de TEJO en Aneho, Togolando.

Se vi estas aktiva junulo el ajna afrika lando krom Burundo, Benino, Togolando aŭ Kongo (Kinŝaŝa) kaj emas profiti tiun unikan ŝancon partopreni IJK-n en via kontinento, ne hezitu kandidatiĝi: ĉi tiu alvoko estas por vi!

Kondiĉoj por partopreni

– Esti aktiva junulo el ajna afrika lando krom Burundo, Benino, Togolando aŭ Kongo (Kinŝaŝa)
– Bone regi Esperanton
– Esti entuziasma pri Esperanto kaj jam aktiva en la movado aŭ emas engaĝiĝi por krei aŭ fortigi la junularan movadon en via lando;
– Ne aĝi pli ol 35 jaroj je la komenco de la IJK;
– Esti preta kontribui al la programo de la kongreso;
– Esti individua membro de TEJO por la jaro 2017.

Rimarkoj

– Se vi estas el Burundo, Benino, Togolando aŭ Kongo (Kinaŝa) eblas ricevi subtenon por partopreni la IJK-n tra la AEJK projekto;
– La konkurso kovras plejparton de la vojaĝkostoj, programkotizo kaj restadkostoj. La kandidato devas mempagi interkonsentotan parton de siaj kostoj;
– Bonvenas kandidatoj el ĉiuj genroj
– Se vi volas, ni volonte ricevas rekomendleterojn pri vi;
– Se vi ne havas monkondiĉojn por iĝi individua membro de TEJO, bonvole peti membriĝon tra Fondaĵo Kanuto

Por kandidatiĝi, plenigu la formularon Partoprenu-IJK-2017_AfrikaOkazo.doc kaj sendu ĝin al kandidatigxoj[ĉe]tejo.org kaj ijk[ĉe]tejo.org kun la temo “TEJO – Partoprenu IJK-n – AA” ĝis la 26-a de Majo. Ne hezitu skribi al ni kaze de duboj.

One Comment, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.