Home > Aliaj > Anonco: Nova komisiito pri landa agado en Ameriko

Kun granda ĝojo ni jam povas anonci ke ni havas novan komisiiton pri Landa Agado en Ameriko, temas pri Lucas Barbosa, jen lia biografio por ke vi pli bonu konu lin!

Biografio de Lucas

Komitatano A de Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO). Li estas fakte nova esperantisto. Dum tiuj 3 jaroj post lia unua “amrendevuo” kun Esperanto, li tradukis la tutan paĝon de TEJO portugallingven, kaj kunlaboris pri la publikigado de antikva libro verkita de elstara ĉeĥa esperantisto pri la indiĝenaj lingvoj kaj kulturo de Ameriko. Krom tio, li partoprenis en Internacia Junulara Kongreso en sia lando, kiel membro de ĝia helpteamo, instruis la lingvon persone al kelkaj junuloj en lia urbo, prelegis pri la movado en kelkaj eventoj, kaj komence de 2016, li fariĝis fiska konsilanto, komitatano A, kaj ataŝeo de la Brazila Esperantista Junulara Organizo. Li estas studento pri Internaciaj Rilatoj.

lukcxjo@gmail.com

https://www.facebook.com/lukcxjo

 

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.