Home > Aliaj > Danke al donacoj el la tuta mondo, 3 vjetnamaj aktivulinoj povos partopreni IJK-n

En januaro TEJO anoncis kampanjon por ebligi al aktivuloj el la gastiga lando de pasintjara IJK, partopreni la ĉi-jaran kongreson. Nun ni havas ĉiujn informojn pri la rezultoj de la kampanjo, kaj tre ĝojas informi ke sume ni sukcesis kolekti pli ol 3400 eŭrojn! Tio permesas al eĉ 3 homoj la vojaĝon el Vjetnamio kaj la partoprenon. VEJO diskutis inter si kaj elektis ke ĝuos tiun ĉi donacon Phượng (Flama) – prezidantino de LKK, Thu (Helenjo) – LKK-anino, kaj Hoàn (Ĝojo) – helpantino en 97-a UK kaj 68-a IJK.

Plej malavaraj kontribuoj venis el Nederlando (1080 eŭroj), Francio (730 eŭroj), Brazilo (460 eŭroj) kaj Germanio (400 eŭroj). La fondaĵo “Esperanto Internacia” helpis al la kampanjo, per kromaj 200 eŭroj. Nepre menciindas ankaŭ la malgrandaj sumoj, kiuj kune tamen signife helpis.

Koran dankon al ĉiuj kiuj donacis!

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.