Home > Agadoj > Duolingo

Bonvenon ĉe TEJO!

in English! | in italiano! | på dansk!

Ni tre ĝojas ke vi lernas Esperanton per Duolingo, ankaŭ multaj el ni lernis Esperanton interrete. Ĉar ni volis renkonti Esperanto-parolantojn en la vera vivo, ni ekengaĝiĝis en TEJO, kie ni okupiĝas pri tre diversaj aferoj en Esperanto.

Kio estas TEJO? TEJO estas la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, kiu kunligas junajn Esperantistojn kaj kiu reprezentas la voĉon de la Esperanto-parolanta junularo. Pliaj informo pri ĝi troveblas ĉe tejo.org.

Ekzistas ankaŭ pluraj aliaj Esperanto-organizoj, legu pri kelkaj el ili ĉi-tie: tejo.org/organizo/partneroj.

Se vi volas legi ekzempleron de la revuo Kontakto de TEJO, sendu retmesaĝon al duolingo ĈE tejo.org por ricevi unu ekzempleron de la revuo al via retadreso.

Kio pli?