Home > Aliaj > Estu Kunsidestro de la Komitatkunsido de TEJO

Estu Kunsidestro de la Komitatkunsido de TEJO dum JES (Junulara E-Semajno) 2018 en Storkow, Germanio!

La Kunsidestro estas la homo, kiu je iu ajn momento, efektive kaj laŭrajte prezidas sesion de la komitatkunsido. Taskoj de la Kunsidestro estas gvidi la traktadon de la tagorderoj, la diskutojn kaj la voĉdonojn.

Ordinare la Estraro proponas unu aŭ pli da eblaj kunsidestroj plejmalfrue unu monaton antaŭ la Komitatkunsido kaj la Komitato elektas per reta voĉdono.

Kunsidestro ne rajtas esti anstataŭanto kaj ne rajtas voĉdoni (krom laŭ la proceduro priskribita en artikolo 12.4 de la Reglamento). Prefere la Kunsidestro ne estu Komitatano.

Se vi interesiĝas, sendu vian kandidatiĝon antaŭ la 20-a de novembro al gxen-sek[ĉe]tejo.org kaj tejo-komitato[ĉe]googlegroups.com

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.