Home > Eventoj > 101a Universala Kongreso de Esperanto
23 Julio, 2016
2016-07-30
Slovaka Agrokultura Universitato (Slovenská poľnohospodárska univerzita, SPU), Tr. A. Hlinku 2, SK-949 76, Nitra

Browse map


Universala Kongreso de Esperanto (UK) estas tradicie la plej granda manifestiĝo de Esperanto. Ĉiujare ĝi okazas en alia lando, en 2016 ĝi vizitos ĉarman etan landon en la koro de Eŭropo: Slovakion! La UK okazos tuj sekvan semajnon post la 72a Internacia Junulara Kongreso kaj inter la renkontiĝoj okazos karavano!

Krom kutima programo (plena kunsido de la UEA-komitato, Movada Foiro, kunsidoj de fakaj organizoj, multaj prelegoj, kultur-arta programo, ekskursoj…) okazos ankaŭ bunta junulara programo organizata de SKEJ – Slovakia Esperanta Junularo, landa sekcio de TEJO.

Junulara programo estos ĉi-jare aparte riĉa. Ja, vidu vi mem: okazos urba ludo, pikniko, grimpado al la apuda monto Zobor, nokta promendo, apartaj koncertoj, kompreneble, libera amuziĝado en drinkejo kaj diskoteko kaj eĉ pli. Ankaŭ prezoj estas speciale preparitaj por bezonoj de junularo – unuopaj programeroj kostos maksimume kelkajn eŭrojn, pluraj estos senpage. Loĝado en la studenta hejmo kostos nur 70 eŭrojn por tuta semajno.  Vidu plenan priskribon ĉe la oficiala retejo.

Eksteraj ligiloj