Home > Eventoj > FESTetO 2021 en Greziljono, Francio
13 Aŭgusto, 2021
12:00
Greziljono, Baugé-en-Anjou, Francio,

Jam de kelkaj jaroj mankas al la festemuloj kaj muzikŝatantoj de
Esperantujo La Renkontiĝo por kunesti kaj amuziĝi en somero.
La longa atendado nun finiĝos!
FESTetO venas!
Oficiala retejo: http://verdajskoltoj.net/festorevenas/
Sed karaj ĝi NE estos kiel kutima FESTO de JEFO, ĉifoje ni mem faros nian FESTetOn.
Venu, prezentu viajn talentojn, gvidu atelieron, instigu nin kumune artumi kaj estu parto de memfarita festivalo. Ni atendas vin en certe “terure organizita” renkontiĝo kun malaĉa etoso, kies temo ĉi-jare estas arto kaj muziko!
Pro manko de ĉijara PEKO ni invitas ankaŭ niajn PEKamikojn venu al FESTetO.
Ni organizos Esperanto-kursojn diversnivelajn, promenadojn, ekskursojn prelegojn, manlaboradon, libroservon de FEL…

Ekde la 13-a ĝis la 20-a de aŭgusto 2021 ni renkontos en la facile atingebla kastelo Greziljono, en la urbeto Baugé-en-Anjou inter la urboj Anĝevo, Le Mans kaj Tours en la okcidenta Francio.

Ni havas komfortajn litojn, multe da spaco por tendemuloj, bongustajn manĝojn, bonan etoson, frenezajn ideojn, teruran organizadon kaj mojosajn koncertojn.
La temo de FESTetO venas estas arto kaj muziko.
Ĉu vi interesiĝas? Aliĝu!