Home > Eventoj > FIERU! 2022 – La GLATa Esperanto-Renkontiĝo en Berlino
20 Julio, 2022
15:00
Esperanto-Stacio, Halbe, Berlino

FIERU! 2022 – La GLATa Esperanto-Renkontiĝo okazos jam la trian fojon de la 20-a ĝis la 24-a de julio 2022 en la nove renovigita Esperanto-Stacio en Halbe ĉe Berlino. Bonvenas la tuta GLATa-komunumo – gejoj, lesboj, ambaŭseksemuloj, transgenruloj, kaj kompreneble, ĉiuj aliaj kiuj emas!

Oficiala retejo de FIERU!

FIERU! okazos dum la GLATa semajno de Berlino, kiam estos ankaŭ surstrataj festoj kaj multe da eventoj en la tuta urbo. La klimakso de nia renkontiĝo estos la grandega parado de Berlin CSD Pride, kiu okazos la 23-an de julio 2022. Ni oficiale partoprenos kaj marŝos kun Esperanto-flagoj. Dum Fieru! La partoprenantoj mem povas oferti prelegojn aŭ aranĝi festetojn. Niu ĉiuj kune povas gui naĝadon en nia apuda lago kaj ekskursojn al la regiono, inklude de konatiĝo kun la kulturo de la malplimulta lingvo-komonumo de soraboj.

Ĉu vi ŝatus proponi GLAT-rilatan programeron? Ĉu vi ŝatus prelegi? Ni ĝojus ricevi sugestojn kaj kontribuojn, por igi nian renkontiĝon vere interesa kaj vigla! Se vi havas proponojn, nepre kontaktu nin!

Aliĝu tuj!