Home > Eventoj > IJK 2023
05 Aŭgusto, 2023
Bella Italia & Efa Village, Lignano Sabbiadoro, Italio

La 79-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazos en Lignano Sabbiadoro, Italio, inter la 5-a kaj la 12-a de aŭgusto 2023. Ĝin organizas la Kongresa Komisiono (KK), internacia teamo de spertaj eventorganizantoj de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO). Ĝi okazos komune kun la 56-a Kongreso de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI).

Legu pli da informoj ĉe la retejo de la eventoAtendante la grandan kongreson vi povas jam babili kun aliaj festontoj en la Telegram-grupo. Venu al Lignano Sabbiadoro dum #IJK2023 kaj sunumu kun ni!