Home > Eventoj > JER 2017 (aŭtuno) – Junulara Eo-Renkontiĝo en Hungario
20 Oktobro, 2017
15:00
Verőce, Hungario

JER 2017 (aŭtuno) – Junulara Eo-Renkontiĝo okazos de la 20-a ĝis la 22-a de oktobro 2017 en Verőce, Hungario. 

La renkontiĝo estas internacia semajnfino por gejunuloj, kiuj lernas / parolas Esperanton. La evento estas kutime familieca (t. e. kun ĉ. 40 partoprenantoj), do vi certe havos eblon konatiĝi kaj babili kun ĉiuj.

La ejo jam testita dum pasinta JER – sole la nia! La bela hungara rivero Danubo ĵus apud ni, la ĉirkaŭaĵo belas kaj tre taŭgas por ekskursi. La organiza teamo spertas kaj helpemas, kaj eĉ promesas al vi buntan programon. Anonco baldaŭ!

Kaj ĝis tiam, se vi ne jam partopenis, jen kion ni kutime dum JER faras: tage diskutrondoj, manlaboroj, novula programo, tabloludoj; (ĉe bona vetero) subĉielaj ludoj aŭ kuirado – kaj nokte kvizoj, teamaj konkursoj, karaokejo, kinejo, gufujo (= teumejo), drinkejo kaj karaokeo, diskejo…

Pliaj detaloj kaj aliĝilo troviĝas en la retejo de JER!