Home > Eventoj > JuSKA 2019 en Sancti Spíritus, Kubo
10 Oktobro, 2019
14:00
Sancti Spíritus, Kubo

5a JuSKA (Nacia Junulara Renkontiĝo de Kubo) estas la nacia renkontiĝo de la kuba junularo kaj okazos de la 10-a ĝis la 14-a de oktobro 2019 en Sancti Spíritus, Kubo.
Kiel ĉiam organizita de KEJO (Kuba Esperantista Junulara Organizo). Ĝi okazos en ŝarma kampadejo proksime de urbo Trinidad kaj de Montaro Escambray. Kiel parto de la programo estos e-kursoj, komitatkunsido de KEJO kaj ekskursoj krom riĉa kultura kaj muzika programo!
Pliaj informoj ĉe nia retejo kejo.tejo.org kaj nia grupo en facebook.