Home > Eventoj > KKPS 2021 – Klaĉ-Kunveno Post-Somera en Ravnsø, Ry – Danio
29 Oktobro, 2021
12:00
Ry, Danio,

KKPS, la Klaĉ-Kunveno Post-Somera, okazos de la 29-a de oktobro ĝis la 2-a de novembro ĉe Ravnsø, Ry en Danio dum haloveno 2021.

Venu amuziĝi kun junuloj el Eŭropo! (kaj espereble aliaj mondopartoj laŭ la tiamaj vojaĝrestriktoj)

Kontraŭ malalta kotizo vi ricevos: loĝadon en amasloĝejo, du senpagajn ekskursojn kaj ĉiujn manĝojn inkl. varmajn trinkaĵojn en la mateno, kaj desertojn en la vespero. Estos la plej luksa KKPS iam ajn!

La vakciniĝoj en Danio kaj la cetero de Eŭropo iras bone, la enlandaj restriktoj malpliiĝas, kaj internaciaj vojaĝoj denove iĝas eblaj. Ni estas tre optimismaj pri tio, ke en oktobro eblos havi mojosan internacian junuralan aranĝon en Danio por ĝis 60 homoj.

La tuta LKK antaŭĝojas (re)vidi vin en la skolta domo Ravnsøhytten ĉe la bela lago Ravnsø en la urbeto de Ry, Danio. Ne estu koko, venu al la K K P S!