Home > Eventoj > La 30-a KEKSO en Kirkel, 21–23 oktobro 2022
21 Oktobro, 2022
Kirkel, Germanio

Germana Esperanto-Junularo (GEJ) kaj Junulara Esperantista Franca Organizo (JEFO) kune invitas vin al la 30-a KEKSO, aŭ Kreema Esperanto Kurso! ✉️🙌

La 30-a KEKSO okazos de la 21-a ĝis la 23-a de oktobro en Kirkel (regiono Saarland, sudokcidenta Germanio). Ĝi estas renkontiĝo por junaj Esperanto-parolantoj (ĝis 35 jaroj) de ĉiuj lingvoniveloj. Kiel programo atendos vin kaj kurso por komencantoj kaj trejnadoj por progresintoj. Krome ni antaŭĝojas viajn programproponojn, kiujn vi povas indiki en la aliĝilo aŭ retpoŝte al ni.

Kalkulado de via kotizo, kiu inkluzivas partoprenon, tranoktadon kaj manĝadon, estas klarigita en la aliĝilo.

Aliĝu ĉi tie nun! https://tinyurl.com/30aKEKSO

Oficiala retejo: https://esperanto-jugend.de/retpagxo/eo/unsere_treffen/kekso