Home > Eventoj > SemEo 2019 – Esperanto-semajno de Tuluzo
10 Marto, 2019
12:00
Tuluzo, Francio

Ekde la 10-a ĝis la 20-a de marto okazos la 5-a semajno de Esperanto en Tuluzo. Pluraj kunvenoj, aranĝoj kaj atelieroj malfermataj al ĉiuj estos proponitaj, precipe en tuluzaj universitatoj. Ekzemple: Koncerto de Brel en Esperanto, Vikipedio-posttagmezo, prezento de TEJO, de la retejo Global Voices kaj lingvo-festivaleto.

Pliaj informoj ĉe la oficiala retejo de la evento