Home > Eventoj > SES 2019 – Somera Esperanto-Studado en Nitra, Slovakio
12 Julio, 2019
12:00
Nitra, Slovakio

SES 2019 – Somera Esperanto-Studado okazos en Nitra, Slovakio, de la 12-a ĝis la 20-a de julio.
Lernu kaj praktiku Esperanton, ekkonu homojn el diversaj landoj, amuziĝu dum bunta taga kaj vespera programo, malkovru Slovakion kaj ĝuu la etoson de Esperantujo!

Oficiala retejo de SES 2019

La programo de SES 2019 konsistos el kelkaj partoj:

Antaŭtagmeze: instruado pri Esperanto, kurso pri literaturo;
Posttagmeze: ekskursoj, prelegoj, manlaboroj, sportoj, laborgrupoj ktp.;
Vespere: nacia kaj internacia vesperoj, koncertoj, diskoteko…
Esperanto-instruadon gvidos spertaj Esperanto-instruistoj en 6 grupoj, laŭ la lingvo-nivelo.