Home > Eventoj > Somera Esperanto-Studado 2017 en Slovakio
15 Julio, 2017
17:00
Školský internát pri SOŠ služieb a lesníctva, Kolpašská 9, 969 56 Banská Štiavnica, Slovakio

Browse map


Somera Esperanto-Studado (SES) estas unusemajna somera aranĝo organizata ĉiujare de E@I  kutime en Slovakio, kies celo estas instrui Esperanton.

Matene okazas diversnivelaj kursoj (por kompletaj komencantoj ĝis fluaj parolantoj) kun spertaj instruistoj, posttagmeze okazas prelegoj, ludoj, ekskursoj, danckursoj, ktp., kaj vespere estas divers-stilaj koncertoj.

La aranĝo kutime venigas de trideko da landoj 250 homojn de ĉiuj aĝoj (ankaŭ multe da junuloj), inkluzive de multaj novuloj, por kiuj ĝi estas la unua kontakto kun la Esperanto-mondo.

Somera Esperanto-Studado 2017

15-a ĝis 23-a de julio 2017


Somera Esperanto-Studado
 okazos ĉi-jare en Banská Štiavnica, unu el la plej belaj urboj de Slovakio enskribita en la liston de la monda heredaĵo de Unesko.

SES ne estas teda lernejo, sed bunta aranĝo, kiu plaĉos al ĉiuj, novuloj kaj spertuloj: krom kursoj kun konataj instruistoj estas planataj ankaŭ riĉa kultura programo (koncertoj de famaj kaj malpli konataj artistoj, filmoj, internacia vespero…) kaj ekskursoj al interesaj lokoj.

Por pli da informoj, vizitu la paĝon http://ses.ikso.net/