Home > Eventoj > Unua Nacia Konferenco de BEJO en Fortalezo, Brazilo
02 Januaro, 2020
12:00
Fortalezo, Brazilo

La Unua Nacia Konferenco de BEJO estas la unua eldono de nacia renkontiĝo de BEJO, junulara sekcio de BEL kaj landa sekcio de TEJO. La evento okazos en la urbo Fortaleza/CE inter la 2-a kaj la 5-a de Januaro de 2020, partnerece kun la Hostel Esperanto, adreso: rua Oliveira Filho 1700, Praia do Futuro

Oficiala retejo

PRI LA LOKO

Perfekte lokigita en la Praia do Futuro (plaĝo de Estonteco), la Hostel Esperanto permesas al gastoj facilan iron al la plej bona plaĝo kiun la urbo ofertas. Lokigita en kvieta strato 5 minutoj for de la marbordo, komercoj kaj manĝejoj, kluboj kaj trinkejoj, la Hostel Esperanto havas naĝejon, bobelbasenon kaj trinkejon kiu igas tiun lokon perfekta por relaksiĝi, renkontiĝi kaj praktiki esperanton.

PRI LA ALIĜOJ

La aliĝoj funkcias per aliĝperiodo: la unua aliĝperiodo validas ĝis la 15-a de novembro 2019, kaj kostas 75 realoj por junuloj membroj de BEJO, kaj por plenkreskuloj 100 realoj. Junula membro estas tiuj, kiuj por la jaro 2019 ou 2020 estas asocia membro de BEJO. La prezo inkludas gastigadon kaj matenmanĝon inter la 2-a kaj la 5-a de januaro 2020. La pago devas esti realigita en la konto kiun ni informos kaj la pruvilo de bankĝiro devas esti plusendita al retpoŝta adreso bejo@esperanto.org.br kun la titolo “Konferenco 2020”. La aliĝo estas transsendebla je kiu ajn momento per skriba informa retpoŝto. La aliĝo estas repagebla en kazo de dezisto ĝis 7 tagoj post la pago de la aliĝo, kaj po 30% de la aliĝpago post tiuj 7 tagoj, kondiĉe ke estu skriba retpoŝta mesaĝo por tion peti.

PRI LA PROGRAMO

La evento havos dinamikajn sesiojn realigitaj por specialaj invititoj. La programo estos havebla post malmulte da tempo. Aliĝu jam!